La Nigrakapa kardelo (Spinus notatus, iam Carduelis notata) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa kardelo
Nigrakapa kardelo
Nigrakapa kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. notatus
Spinus notatus
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en altaj regionoj de Centrameriko el norda Meksikio al Nikaraĝo je altitudoj inter 2000-3000 m, kaj pli precize en Belizo, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Sistematiko redakti

Tiu specio estas konsiderata fakta "patro" de la sudamerika kardelradiado[1].

Aspekto redakti

La Nigrakapa kardelo estas tre malgranda birdo, iom pli granda ol la Ruĝa kardelo. Kaj masklo kaj ino havas nigrajn kapojn. Ili estas preskaŭ identaj al masklo de Kapuĉa kardelo sed pli malgranda. La masklo estas facile identigebla pro siaj nigraj kapoplumoj etendaj al brusto. Tiu nigra areo estas tre kontrasta kun flavaj nuko, suba brusto kaj ventro, dum la dorso estas olivverdeca kun nigraj flugiloj kiuj montras tre flavajn kaj kontrastajn flugilmarkojn. La beko estas helgriza (ankaŭ kontraste kun la nigra kapo), tre larĝa baze kaj tamen tre akrapinta. La suba vosto estas flava kaj la vosto nigra.

Subspecioj redakti

Estas tre agnoskataj subspecioj nome:

  • Spinus notatus notatus, la nomiga subspecio
  • Spinus notatus forreri,
  • Spinus notatus oleaceus.

Tamen ne estas disponebla multa informo pri la diferencoj inter ili.

Referencoj redakti

  1. Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruiz-del-Valle V, Garcia-de-la-Torre C, Varela P, Recio MJ, Ferre S, Martinez-Laso J. (1998): Phylogeny and rapid northern and southern hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene epochs. Cell.Mol.Life.Sci. 54(9):1031-41 (1998)

Plia legado redakti