Nigrakrona petrelo

La Nigrakrona petrelo (Pterodroma hasitata) estas malgranda marbirdo de la genro de pterodromoj, nome Pterodroma. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Diablotín en HaitioPampero de La Bruja en Kubo. La probable formortinta Jamajka petrelo (P. caribbaea) estis rilata malhela formo, ofte konsiderata subspecio de tiu birdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona petrelo
Nigrakrona petrelo
Nigrakrona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma hasitata
(Kuhl, 1820)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu longflugila petrelo estas 41 cm longa kun enverguro de ĝis 1 m kaj havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, kun blankaj frunto, nuko, pugo kaj vostobazo. La subaj partoj estas ĉefe blankaj krom nigraj krono (kiu ĉe kelkaj individuoj etendas kaj kovras okulon) kaj kelkaj malhelaj subflugilaj bordomarkoj kaj vostopinto. Ankaŭ la beko estas nigra.

Kutimaro redakti

Ĝi plukas manĝerojn kiaj kalmaroj el la surfaco de la oceano.

Ili flugas malalte super la akva surfaco per rapida flugmaniero kaj flugilfrapado aŭ eĉ sen movi la flugilojn kiam ili profitas kontraŭajn ventojn.

Ili nestumas de novembro al marto en nestotruoj kaj fendoj de klifoj aŭ ravinoj. La ino demetas unusolan ovon.

Disvastiĝo redakti

Ĝi etendas tra Karibio ĝis la Kabo Hatteras ĉe la Golfa Marfluo en Atlantiko. Ili reproduktiĝas en Kubo (Sierra Maestra), Domingo (Montaro Bahoruco), Haitio (Montaro Selle), Dominiko kja Gvadelupo.

La Nigrakrona petrelo estas noktula ĉe la reproduktejoj eble por eviti predadon fare de mevoj, akcipitrojkorvoj. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo estas limigita al mallongajn trenojn al la nestotruo. Kvankam tiu marbirdo iam reproduktiĝis sur klifoj en la montoj de la Grandaj Antiloj, nur restas tri konfirmitaj reproduktaj lokoj, ĉiuj en la altaj montoj de Hispaniolo (ĉe Lomo de Toro en Dominga Respubliko, kaj en Parc La Visite kaj Parc Macaya en Haitio). La loka haitia nomo Diablotín signifas "diableto", tiel nome pro sia nokta kutimaro kaj la strangegaj paralvokoj, kiuj sugestis al lokanoj la ekzisto de spiritoj en malhelo. Montopinto kie ili iam reproduktiĝis en Haitio (kaj alia en Dominiko, Malgrandaj Antiloj) estas ankoraŭ nomataj Morne Diablotin.

La specio, iam disvastigata en Karibio, estas nune multe malpli komuna. Ĝi estas nekomuna sed regula vizitanto al sudorienta Usono, kaj tre rara vaganto en Okcidenta Eŭropo. Tialoj de ties malpliiĝo povas esti habitatoperdo, enmetitaj predantoj, kaj rekta dehoma kolektado.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Dod, Annabelle Stockton (1978). Aves de la República Dominicana. Museo Nacional de Historia Natural, Santo Domingo, Dominican Republic.
  • Dod, A. S. (1992). Endangered and Endemic Birds of the Dominican Republic. Cypress House ISBN 1-879384-12-4
  • Latta, Steven; et al. (2006). Aves de la República Dominicana y Haití. Princeton University Press. ISBN 0-691-12876-6
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp.
  • López Jiménez, M.E. (15/10/2007). El pájaro de la bruja: leyenda y realidad. TV Santiago [1][rompita ligilo]
  • Soroa Fernández, P. (3/1/2006). Pájaro invisible. Juventud Rebelde[2][rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti