Nigravosta cerkomelo

La Nigravosta cerkomelo, Cercomela melanura, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas indiĝena de norda Afriko. Ĝi estas komuna loĝantaj birdojloĝanta reproduktulo ĉefe en dezertaj regionoj de Nordafriko, Mezoriento kaj la Arabia duoninsulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravosta cerkomelo
subspecio O. m. melanura
subspecio O. m. melanura
Nigravosta cerkomelo
Nigravosta cerkomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. melanura'
Cercomela melanura
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
 

Ĝi estas 14–16 cm longa birdo kiu ricevas sian nomon pro sia tute nigra vosto, kiun ĝi ofte malfermas kiel ventumilo kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie melanura devenas el latinigitaj radikoj de la antikva greka kiuj signifas precize "nigra" (melanos) kaj "vosto" (uros); la resto de ties plumaro estas bluecgriza aŭ grizbruna (nordafrikaj rasoj estas pli brunaj, mezorientaj estas pli bluecaj). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo averaĝe havas pli nigrecajn bridojn.

La kanto estas klara melanĥolia fajfo: ĈARli...TRUlu...ĈARli...TRUlu..., kun mallongaj frazoj el la kanto uzataj kiel alvoko.

Ĝi estas specio de rokaj dezertoj kaj montaj deklivoj, sur kiuj nestumas en rokfendo, kie la ino demetas 3–5 ovojn. Ili manĝas insektojn, ĉefe kaptitajn surgrunde.

La Nigravosta cerkomelo estas fidema specio, maltimema je homoj.

Detala distribuo redakti

La Nigravosta cerkomelo estas loĝanta tra sia teritorio.

  • En Egiptio, la Nigravosta cerkomelo estas komuna en Sinajo
  • En Israelo tiu specio troviĝas ĉefe en la areoj de Negevo, Valo Araba kaj Morta Maro; ĝi estas en areoj de la valo de la rivero Jordano norden, sed tie estas malabunda.
  • En Jordanio, tiu specio troviĝas nur en okcidentaj partoj de la lando, en areoj el rivero Jordano suden tre la regiono de la Morta Maro al la Valo Araba kaj la Montoj de Akaba.

Referencoj redakti