Nigravosta limozo

La Nigravosta limozo, Limosa limosa, estas granda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas sufiĉe longkrura membro de la genro de limozoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravosta limozo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limozoj Limosa
Specio: L. limosa
Limosa limosa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Distribuo de la nigravosta limozo: blua=vintro, flava=reproduktejo, verda=ambaŭ plus ofta loĝejo
Distribuo de la nigravosta limozo: blua=vintro, flava=reproduktejo, verda=ambaŭ plus ofta loĝejo
Distribuo de la nigravosta limozo: blua=vintro, flava=reproduktejo, verda=ambaŭ plus ofta loĝejo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri granda birdo 40 ĝis 43 cm longa. Plenkreskuloj havas longegajn blugrizajn krurojn -kiuj klare videblas dumfluge- kaj tre longan rektan bekon malhelan kun iom da rozkoloro ĉe bazo. La kolo, brusto kaj supra ventro estas ruĝbrunaj en somera plumaro kaj grizblankaj en vintra plumaro. La flankoj estas nigre striitaj kaj la suba ventro estas blanka. La vizaĝo montras striojn malhelan tra okuloj, helajn supre kaj sube kaj denove malhelan ĉe krono. La dorso estas grizmakulita. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo estas iomete pli malgranda, pli kolora kaj pli mallongbeka.

Dumfluge la diferencigilo pli rimarkinda estas larĝa fina strio nigra klare kontrasta en kojnforma blanka vosto kaj klare videbla horizontala blanka strio super ĉiu flugilo. Ambaŭ trajtoj aperas en hematopo, sed resta nigrega koloro -anstataŭ griza ĉe limozo-, krom la ruĝaj beko kaj okuloj, malpermesas konfuzon. Sube la Nigravosta limozo havas blankajn flugilojn escepte mallarĝa antaŭa nigra strio.

Simila specio redakti

La plej parenca specio estas la Lapona limozo, Limosa lapponica, kiu havas samajn ĝeneralajn trajtojn, inkludite la du sezonajn plumarojn, sed havas iom suprenkurvitan bekon ĉepinte kaj iom malpli longan. Ankaŭ ties kruroj estas malpli longaj ol tiuj de la Nigravosta limozo. Krome la ruĝbruna koloro somera okupas ankaŭ la tutan ventron kie la flankaj strioj estas ne tiom videblaj kaj blankaj anstataŭ nigraj. Dumfluge la vostofino ne estas nigra, sed montras nur kelkajn horizontalajn mallarĝajn striojn kaj flugilo ne montras blankan larĝan strion.

Disvastiĝo redakti

Ties reprodukta medio estas mezvarmaj humidejoj de Eŭropo -el Islando, Brita insularo, centraj kaj orientaj landoj, tra centra Azio ĝis Manĉurio kaj duoninsulo Kamĉatko, ĉe malfermaj herbejoj.

Ili migras po aroj en okcidentan Eŭropon, ĉefe brita insularo kaj Mediteraneo, Afrikon, ĉefe norda atlantika marbordo kaj subsahara stio ĝis Etiopio, sudan Azion -ĉefe norda Barato kaj Indonezio-, Novgvineo kaj Aŭstralion. Interese, kvankam tiu specio ĉeestas Irlando kaj Britio la tutan jaron, ne temas pri la samaj birdoj. La reproduktintaj birdoj foriras aŭtune, sed ili estas anstataŭigitaj vintre de ekzempleroj de la pli granda subspecio de Islando, nome L. l. islandica. La specio eventuale aperas ankaŭ ĉe insularo Aleŭtoj ĉe Alasko kaj, pli rare, ĉe la marbordo de Atlantika oceano de Usono.

Kutimoj redakti

Okazas bruemaj parigadaj ceremonioj, for de tiu sezono ili silentas; la masklo fosas por sugesti nestadon. Ili nestas poare kaj surplanke, kutime ĉe malalta herbaro. La ino demetas 3-6 ovojn helbrunverdajn brunmakulitajn ĉirkaŭ maje. Dum bredado maskloj kantflugas kaj atakas poare eventualajn invadulojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 24 tagoj kaj zorgas la idojn, kiuj elnestiĝas post horoj kaj ekflugas post unu monato.

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado ĉe kotejoj aŭ marĉoj. Ĉe malalta plantaro, ili povas pluki per rigardo insektojn. Ili ĉefe manĝas insektojn -skaraboj, saltuloj, ktp.- kaj krustulojn, ranidojn, tervermojn, sed ankaŭ erojn de akva plantaro.

Ili troviĝas plej ofte ĉe fluanta akvo ol la pli marborda Lapona limozo, Limosa lapponica. Dumfluge, ili povas esti diferencita disde la Hudsona limozo, Limosa haemastica, pro ties blankaj flugilaj strioj kun nigraj bordoj.

En 2006 BirdLife International klasigis tiun palearktisan specion kiel "Preskaŭ Minacata" pro malpliiĝo en la nombrado je ĉirkaŭ 25 % en antaŭaj 15 jaroj. Ĝi estas ankaŭ inter la migrantaj specioj internacie protektitaj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti