Nigroŝultra kapito

La Nigroŝultra kapito (Capito niger) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigroŝultra kapito
Nigroŝultra kapito
Nigroŝultra kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. niger
Capito niger
(Statius Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio montras evidentan ekzemplon de seksa duformismo. Nome la masklo havas ruĝecajn frunton, vangon kaj gorĝon, dum estas traokula nigra larĝa strio kiu larĝiĝas eĉ plie tra la “orela” areo kaj kuniĝas kun la nigraj ŝultroj kiuj nomigas la specion. Inter la ruĝaj okuliriso kaj frunto komencas blanka strio kiu komencas kiel brovo, sed sekvas ambaŭflanke de nuko al la bordo kaj centro de flugiloj kiel blanka marko de la nigraj ŝultroj, kiuj restas pli kontrastaj. La brusto kaj centra dorso estas flavoranĝaj kaj la flugilpintoj kaj vosto brunecaj.

La ino estas ĝenerale pli senkolora, sed havas similajn partojn, ĉefe la ruĝecajn frunton, vangon kaj gorĝon. Tamen la nigra areo (vangoj kaj ŝultroj) anstataŭ nur nigraj estas tre punktitaj blanke, dum la nuko estas tre punktita nigre. La brusto estas multe pli hela kaj (kun la ventro) ankaŭ tre punktita de vertikalaj serioj de nigraj punktoj. Ambaŭ seksoj havas grizecajn krurojn, diketajn kapojn kaj tre fortikajn bekojn larĝajn ĉebaze kaj akrapintajn.

Ĝi troviĝas en orienta Kolombio, orienta Peruo, Brazilo, la Gujanoj, tio estas Franca Gujano, Gujano, Surinamo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj kaj tre degraditaj eksarbaroj. Iam, tiu ĉi specio inkludis la nunan specion Orkolora kapito de suda kaj okcidenta Amazonio kiel subspecion. Kutime difinita, la Nigroŝultra kapito estas monotipa.

La limo de la okcidenta teritorio de la Nigroŝultra kapito estas orienta Venezuelo, ĉefe ĉe landlimaj areoj, kaj sude en la Brazila ŝtato Rorajmo, tiu birdo troviĝas nur en la orientaj bordoj de la suda akvofluejo de la rivero Branco. Tiu ĉi specio teritorias nur norde de Amazonio, kaj troviĝas en nordorienta Amazonio en la Brazilaj ŝtatoj de Rorajmo, Parao kaj Amapao, en la atlantikaj marbordoj lime kun Franca Gujano. Krome en najbara regiono de Gujanoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti