La Nihoa kanbirdo (Acrocephalus familiaris kingi) estas subspecio de la Havaja kanbirdo kiu estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu kvincola longa Havaja kanbirdo havas malhelajn ruĝecbrunecajn plumojn, blankan ventron kaj malhelan bekon. Ties geografia teritorio estas limigita al la malgranda insulo de Nihoa en Nordokcidenta Havajo. La Nihoa kanbirdo estas unu el la du endemiaj birdoj restantaj en Nihoa, dum la alia estas la Nihoa fringo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nihoa kanbirdo
Nihoa kanbirdo
Nihoa kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. familiaris kingi'
Acrocephalus familiaris kingi
(Wetmore, 1923)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Restas nur 200– 900 Nihoaj kanbirdoj en la insulo, kio faras la specion draste endanĝerita. Tiu birdo el la Pacifika ekozono estas ĉiam laŭ risko de formorto pro mediaj ŝanĝoj (sekeco, incendioj, eksplodoj de insektaj populacioj), ĉar forflugo el la insulo estus mortiga. La Lajsana kanbirdo, nuntempe formortinta, estis ege rilata ĉar estis alia subspecio de la sama specio.[1] Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

La trivorta nomo rememoras la usonan Samuel Wilder King, kapitano de la Ekspedicio Tanager kaj poste Guberniestro de Havajo.

Referencoj redakti