Nikaragva kviskalo

La Nikaragva kviskalo (Quiscalus nicaraguensis) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. Ĝi troviĝas nur en Nikaragvo (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo) kaj plej norda Kostariko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nikaragva kviskalo
Nikaragva kviskalo
Nikaragva kviskalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Q. nicaraguensis'
Quiscalus nicaraguensis
(Salvin kaj Godman, 1891)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas mezgranda birdo kun longa, laŭgrada vosto kaj tre longaj beko kaj kruroj. La beko kaj kruroj estas nigraj kaj la okuloj estas palflavaj. La masklo estas ĉirkaŭ 31 cm longa dum la ino estas 25 cm. La plumaro de la maskla plenkreskulo estas tute nigra kun irizeca brilo. Tiu brilo estas viola en ventro kaj vosto, violverda en kapo, dorso kaj brusto kaj bluverda en plej parto de flugiloj. La vosto de la masklo estas V-forma, kaj leviĝas el la centro al la eksteraj vostoplumoj. Masklaj nematuruloj estas pli senkoloraj kaj malpli brilaj ol la plenkreskuloj kun brunaj ventro kaj femuroj. La ino estas bruna supre kun hela superokula strio, kiu estas pli evidenta pro la malhelaj bridoj kaj orelkovriloj. La femuroj, flankoj kaj subvostaj kovriloj estas malhelbrunaj dum la resto de la subaj partoj estas sablokoloraj, pli malhele en supra brusto kaj pli pala en gorĝo kaj ventro.

La simila Grandavosta kviskalo (Quiscalus mexicanus) koincidas kun tiu ĉi en teritorio sed ĝi estas pli granda kun pli longa vosto kaj pli granda beko. La masklo havas malpli da verda brilo ol la Nikaragva kviskalo, dum ties ino estas pli malhela sube kaj havas malpli evidentan superokulan strion.

La Nikaragva kviskalo havas varion de alvokoj inklude oftan nazecan alvokon, variecajn fajfajn notojn kaj akran staran ploraĵon. La kanto estas serio de fajfoj kiuj pliiĝas laŭ rapido kaj ofteco.

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi estas limigita al okcidenta Nikaragvo kaj norda Kostariko. Ĝi loĝas ĉefe ĉe la Lago Nikaragvo kaj Lago Managvo sed ties teritorio etendiĝis iomete danke al arbarklarigado kaj kreado de paŝtejoj fare de homoj. Povas esti ĵusa alveninto en Kosta-Riko kie ĝi troviĝas en la areo de la Caño Negro laŭlonge de la Rivero Río Frio. Ĝi estas nemigranta sed faras kelkajn lokajn movojn laŭ sezonoj kaj ŝanĝoj en la akvonivelo.

Ili nestumas nur ĉe marĉoj, sed manĝas ankaŭ en arbustaroj, humidaj paŝtejoj kaj ĉe lago- kaj riverbordoj.

Kutimaro redakti

Ili nutras sin en malgrandaj grupoj, kaj manĝas surgrunde semojn kaj insektojn. Ili serĉas inter kaj sub ŝtonoj kaj ruberoj kaj ofte manĝas ĉe aŭ ĉirkaŭ grego.

Ili nestumas en malgrandaj kolonioj en arbustoj aŭ arboj aŭ inter marĉa vegetaĵaro kia karekso. La nesto estas tasforma strukturo bone kaŝita kaj farata el herboj kaj kareksaj folioj kaj radikoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn, kiuj estas bluaj kun malhelaj markoj koncentritaj en la pli granda pinto. Nur la ino kovas la ovojn sed ambaŭ seksoj responsas pri idomanĝigado.

Referencoj redakti

  • BirdLife International 2004. Quiscalus nicaraguensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de Julio 2007.
  • Garrigues, Richard & Dean, Robert (2007) Birds of Costa Rica, Christopher Helm, London.
  • Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999) New World Blackbirds: the Icterids, Christopher Helm, London.
  • Ridgely, Robert S. & Gwynne, John A., Jr. (1989) A Guide to the Birds of Panama with Costa Rica, Nicaragua, and Honduras, Princeton University Press.

Eksteraj ligiloj redakti