Niki de Saint Phalle

Catherine Marie-Agnes Fal DE SAINT PHALLE, plej konata kiel Niki de Saint Phalle (Neuilly-sur-Seine, Hauts-de-Seine, 29-an de oktobro 1930 - San Diego, Kalifornio, 21-an de majo 2002) estis franca, pentristo, skulptisto kaj kino-produktisto. Ŝi estis ankaŭ la edzino de la pentristo kaj skulptisto Jean Tinguely.

Niki de Saint Phalle
Persona informo
Niki de Saint Phalle
Naskonomo Catherine Marie-Agnès Fal de Saint-Phalle
Naskiĝo 29-an de oktobro 1930 (1930-10-29)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 21-an de majo 2002 (2002-05-21) (71-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis per pulma emfizemo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioSvislandoUsono vd
Alma mater Brearley School vd
Familio
Patro André, Comte de Saint Phalle vd
Patrino Jeanne Jacqueline Marguerite Harper vd
Edz(in)o Harry Mathews • Jean Tinguely vd
Infanoj Laura Duke Condominas vd
Profesio
Okupo modelo • pentristo • vidartisto • skulptistoilustristo • dizajnisto de juveloj • konceptartisto • watercolorist • instalada artisto • ludartisto • scenografo • kinisto • gravuristo • konstrua desegnisto • grafikartisto • artisto vd
Laborkampo pentradoskulptartojuvelarto vd
Aktiva en ParizoCapalbioBostonoLa Jolla vd
Aktiva dum 1951– vd
Verkado
Verkoj Le Cyclop ❦
nanas ❦
the Golem ❦
Ĝardeno de Tarokoj ❦
Stravinsky Fountain ❦
Sun God vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
The Golem, Kiryat Hayovel, Israelo

Saint Phalle malakceptis la seriozajn, konservativajn valorojn de ŝia familio, kiuj diktis hejmajn poziciojn por edzinoj kaj specialaj reguloj de konduto. Poeto John Ashbery memoris ke ŝia familio malaprobis la artaĵojn de Saint Phalle. Tamen, post geedziĝado ŝi trovis sin vivante la saman burĝan vivstilon kiun ŝi provis malaprobi. La interna konflikto, same kiel rememoradoj pri la seksperforto fare de ŝia patro kiam ŝi estis nur 11jara okazigis al ŝi nervan kolapson. Kiel formo de terapio, ŝi estis instigita por trakti ĝin per pentrado.

Dum en Parizo en modeliga tasko, Saint Phalle estis enkondukita en la arton de la usona pentristo Hugh Weiss, kiu iĝis kaj ŝia amiko kaj mentoro. Li instigis ŝin por daŭrigi pentradon en ŝia memlernita stilo.

Ŝi poste moviĝis al Deià, Majorko, Hispanio, kie ŝia filo, Philip, estis naskita en majo 1955. En Hispanio, Saint Phalle legis la verkojn de Proust kaj vizitis Madridon kaj Barcelonon, kie ŝi iĝis profunde afekta pro la laboro de Antonio Gaudí. La influo de Gaudí malfermis multajn antaŭe neimagitajn eblecojn por Saint Phalle, aparte kun konsidero al la uzo de nekutimaj materialoj kaj trovitaj objektoj kiel strukturaj elementoj en skulptaĵoj kaj arkitekturo. Saint Phalle estis precipe trafita de la "Parc Güell" kiu instigis ŝin iam krei sian propran ĝarden-bazitan arton kiu kombinus kaj artajn kaj naturajn elementojn.

Sanit Phalle daŭre pentris, precipe post ŝi kaj ŝia familio revenis al Parizo en la mezo de la 1950-aj jaroj. Ŝia unua artekspozicio estis okazigita en 1956 en Svislando, kie ŝi montris sian naivan stilon de oleo-pentrado. Ŝi tiam prenis suporen glumozaik laboron kiu ofte havis bildojn de la instrumentoj de perforto, kiel ekzemple pafiloj kaj tranĉiloj.