Nikko

urbo en la gubernio Toĉigi de Japanio

Nikkō (japane: 日光市, Nikkō-shi, litere sunlumo) estas japana urbo en la gubernio Toĉigi. Ĝi situas en la montaro, ĉirkaŭ 140 km norde de Tokio kaj estas ŝatata turisma celo al japanaj kaj eksterlandaj turistoj.

Monda heredaĵo de UNESKO
Nikko
urbo de Japanio • sankta urbo • monzenmachi

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 321-1292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77 027  (2021) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 43′ N, 139° 42′ O (mapo)36.719833333333139.69816666667Koordinatoj: 36° 43′ N, 139° 42′ O (mapo) [+]
Areo 1449,83 km² ( 144 983 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Nikko (Japanio)
Nikko (Japanio)
DEC
Nikko
Nikko
Situo de Nikko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nikko, Tochigi [+]
Monda heredaĵo

Toŝogu: Karamon (Ĉina pordego), Haiden (preĝeja ĉambrego) kaj Honden (ĉefa ĉambrego)
Lando  Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iv, vi
Fonto 913
Regiono** Azio
Geografia situo 36° 43′ 12″ N, 139° 41′ 54″ O (mapo)36.72139.69833333333
Registra historio
Registrado 1999  (23-a sesio)
Ruĝa listo 1999
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La 1-an de majo, 2006, la loĝantaro estis je 93.568, la areo je 1.449,87 km².

Geografio redakti

Nikko situas ĉirkaŭ 140 km norde de Tokio en la montaroj de la gubernio Toĉigi.

Pro kuniĝo kun aliaj komunumoj la areo de Nikko estas nun 1.449,87 km² granda.

Historio redakti

Shodo Shonin (japane: 勝道上人) starigis la templon de Rinno-ji en la jaro 766. Sekvis la templo de Chuzen-ji en 784. La vilaĝo de Nikko kreiĝis ĉirkaŭ tiuj temploj.

La sanktejo Nikko Toŝo-gu estis finkonstruita en 1617 kaj iĝis ĉefa allogaĵo por vizitantoj al la regiono dum la Edo-epoko. Novaj vojoj estis konstruitaj tiutempe por faciligi la aliron al Nikko de la najbaraj regionoj. Nikko Toŝo-gu, la sanktejo Futarasan kaj Rinno-ji nun formas la mondan heredaĵon de UNESKO de la sanktejoj kaj temploj de Nikko.

Dum la Meiji-epoko Nikko iĝis montara ripozejo kaj estis ĉefe ŝatata de eksterlandaj turistoj. La japana nacia fervojo atingis Nikkon en 1890 per la Nikko-linio, sekvita de la Tobu-fervojo en 1929 per la Tobu-Nikko-linio.

Nikko iĝis urbeto en 1889, parto de la distrikto de Kamitsuga. Ĝia rango altiĝis al urbo en 1954 post kuniĝo kun la najbara vilaĝo Okorogawa. La 20-an de marto 2006 Nikko kuniĝis kun la urbo Imaiĉi kaj la komunumoj Aŝio, Fuĵihara kaj Kurijama por krei la oficialan novan urbon de Nikko. La nova urbodomo estas la iama urbodomo de Imaiĉi.

Vidindaĵoj redakti


Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti