Niklaus Wirth

svisa informadikisto

Niklaus WIRTH (naskiĝis la 15-an de februaro 1934 en Winterthur - 1-an de januaro 2024) estis svisa komputikisto.

Niklaus Wirth
Persona informo
Niklaus Emil Wirth
Naskiĝo 15-an de februaro 1934 (1934-02-15)
en Vinterturo
Morto 1-an de januaro 2024 (2024-01-01) (89-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato LavalUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Subskribo Niklaus Wirth
Profesio
Okupo komputosciencistoinĝenieroprogramisto • universitata instruisto • inventisto vd
Laborkampo informa teknologio • komputado • programado vd
Doktoreca konsilisto Harry Huskey • Edward Feigenbaum vd
Verkado
Verkoj Paskalo ❦
ALGOL W ❦
Euler ❦
PL360 ❦
Oberon ❦
Modula ❦
Modula-2 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis profesoro de komputiko (de 1968 ĝis 1999) en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zürich), Svislando. Li estis la ĉefa kreanto kaj konstrukcianto de la sekvantaj programlingvoj : Pascal, Modula kaj Oberon. Li ankaŭ estas la gvidanto de la internacia teamo por konstrukcii Lilith kaj Oberon operaciumojn. Li ricevis la prestiĝan Premion de Turing (1984) pro kreado de siaj programlingvoj.

Lian artikolon "Programado pere de Paŝa Purigado" (1971) oni rigardas kiel unu el klasikaj tekstoj pri komputiko. Alia lia verko - la libro "Algoritmoj + Datumaj Strukturoj = Programoj" (1975) - ludis la gravan rolon tiutempe kaj restas utila kaj populara ĝis nun.

Eksteraj ligiloj redakti