Niko Kranjčar
Niko Kranjčar estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1984 en Zagrebo, do nun estas 39-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Dinamo Kievo - antaŭe li inter alie estis profesia futbalisto de la kluboj Dinamo Zagreb, Hajduk Split, Portsmouth kaj Tottenham Hotspur. Krome Niko Kranjčar ekde la jaro 2004 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj same estas membro en la teamo partoprenanta en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.
Niko Kranjčar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1984 (39-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio • Aŭstrio |
Alma mater | American International School Vienna |
Familio | |
Patro | Zlatko Kranjčar |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Niko Kranjčar cetere pasigis siajn infanajn jarojn en Aŭstrio, kie lia patro - havanta aŭstrian pasporton - estis profesia futbalisto de la klubo Rapid Vieno.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Niko Kranjčar – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)