Nikolaj Berdjajev

rusa filozofo

Nikolaj BERDJAJEV (ruse Николай Александрович Бердяев; la 6-an de marto 1874 — la 23-an de marto 1948) estas rusa kristana filozofo.

Nikolaj Berdjajev
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1874 (1874-03-06)
en Kievo
Morto 24-an de marto 1948 (1948-03-24) (74-jaraĝa)
en Clamart
Tombo Clamart Communal Cemetery
Lingvoj rusa
Loĝloko KievoSankt-PeterburgoBerlinoMoskvoParizoClamart
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioSovetunioRespubliko RusioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoVajmara Respubliko
Alma mater Kijiva Universitato
Familio
Patro Alexandre Michailovitch Berdiaev
Patrino Alina Sergeevna Kudasheva
Frat(in)o Q3504759
Edz(in)o Lydia Yudifovna Berdyaev
Okupo
Okupo filozofopublikigisto • universitata instruisto • teologo
vdr

Plejgrade mia metafiziko estas esprimita en la libro Sperto de esĥatologia metafiziko (1941). Mia filozofio estas filozofio de spirito. Kaj spirito por mi estas libero, krea akto, persono, interkomunikado en amo. Mi asertas primarecon de libero super estado. Estado estas sekundara, ĝi jam estas determinado, neceseco, jam estas objekto. La antaŭuloj de mia ideo, de mia filozofio de libero estas Kant, Jakob Böhme kaj Dostojevskij kiel metafizikisto. Memekkono, ĉap. 11.

Vivo redakti

Nikolaj Berdjajev naskiĝis en Kievo (Ukrainio, tiama Rusia Imperio) en aristokrata familio. Ekde la 14-jaraĝo li legis verkojn de Hegel, Schopenhauer kaj Kant kiuj estis en la biblioteko de lia patro. En 1891 li lasis la kadetan lernejon, kie li studis laŭ la tradicio de sia militista familio. En 1894 li ekstudis ĉe la Kieva Universitato. En 1898 li estis arestita pro konflikto kun la loka reĝimo kaj preskaŭ 2 jarojn poste li estis ekzilita por 3 jaroj en la rusian urbeton Vologda. La lastan jaron de ekzilo li loĝis en Ĵitomir, post kio li revenis al Kievo. En 1904 li edziĝis kun Lydia Trusheff (1874-1945) kaj transloĝiĝis en Sankt-Peterburgon. En 1909 li transloĝiĝis kun sia familio en Moskvon. En 1918 el la renkontiĝoj ĉe la moskva loĝejo de Berdjajev en la strato Malyj Vasjevskij fondiĝis la Libera Akademio de Spirita Kulturo (Вольная Академия Духовной Культуры - ВАДК), kiu estis registrita en 1919 kaj funkciis ĝis lia ekzilo. En 1920 li estis arestita de la soveta reĝimo kaj pasigis kelkajn tagojn en malliberejo, kie li estis pridemandita de Feliks Dzerĵinskij mem, al kiu li prelegis dum 45 minutoj - Mi strebis klarigi pro kiuj religiaj, filozofiaj kaj moralaj kaŭzoj mi estas kontraŭulo de komunismo. Kun tio mi insistis ke mi ne estas politika persono. Post tiu parolado li estis tuj liberigita. En 1922 li estis refoje arestita pro akuzo pri kontraŭsoveta agado kaj ekzilita el la Soveta Rusio. En septembro de 1922 li kun sia edzino vojaĝis el Sankt-Peterburgo en ŝipo kun ĉ. 160 artistoj kaj intelektuloj al Berlino. En somero de 1924 li transloĝiĝis en Francion. Li mortis en Clamart apud Parizo.

Ideoj redakti

Pri filozofio redakti

  • "Teologio ĉiam enhavas iun filozofion. Ĝi estas filozofio, legalizita de religia kolektivo. Kontraŭ libero de la filozofia ekkono ribelas ĝuste la filozofiaj elementoj de teologio, kiuj ekhavis dogmisman formon."
  • "En filozofio estas profeta elemento. La vera, alvokita filozofo volas ne nur ekkonon de la mondo, sed ankaŭ la ŝanĝon, plibonigon, renaskiĝon de la mondo. Aliel ne povas esti, se filozofio unue estas instruo pri la senco de la homa ekzisto, pri la homa sorto."
  • "Ekkono de filozofo neeviteble instruas pri la vojoj de realig(iĝ)o de senco. Eco de vera filozofo estas gusto pri la transa realo, pri transcendado trans la limoj de la mondo. Filozofio ĉiam estis impeto el la sensenca, empiria kaj perforta por ni mondo al la mondo de senco, al la mondo transa."
  • "Filozofio, samkiel scienco povas havi purigan signifon por religio, povas liberigi ĝin de kuniĝo kun nereligiaj elementoj, neligitaj kun revelacio, elementoj de socia origino kiuj fiksas postrestintajn formojn de scio, same kiel postrestintajn formojn sociajn."
  • "Filozofio ne estas scienco, ne estas ĝi eĉ scienco pri entoj, sed estas krea perspirita konsciado pri senco de homa ekzisto."
  • "Filozofio povas ekzisti nur se estas agnoskata filozofia intuicio. Kaj ĉiu signifa kaj vera filozofo havas sian primarnaskan intuicion. Tiun intuicion povas anstataŭigi nek dogmoj de religio, nek veroj de scienco."
  • "Ne estas homo kiu estus plene libera de filozofio, almenaŭ primitiva, infana, naiva, senkonscia. Ĉar ĉiu pensas, parolas, uzas nociojn, kategoriojn kaj simbolojn, mitojn, produktas pritaksojn."
  • "Homo estas neforigebla el filozofio. La ekkonanta filozofo estas profundigita en estadon kaj ekzistas antaŭ la ekkono de estado kaj de ekzisto. Kaj pro tio dependas kvalito de lia ekkono. Li ekkonas estadon, ĉar li mem estas estado."

Pri ekkono redakti

  • "Revelacio de Dio kaj de la mondo de nevideblaj aĵoj ne jam estas ilia ekkono. Ekkono originas de homo. Homo ekkonas revelacion de Dio kaj de la nevidebla mondo. Revelacio donas realaĵojn, faktojn de mistika plano. Sed la ekkona rilato de homo al tiuj realaĵoj kaj faktoj ne estas revelacio mem. Tio jam estas tiu aŭ alia filozofio."
  • "Ekkono estas humanigo en la profunda, ontologia senco de la vorto. Maksimumo de humanigo estas en la religia ekkono, pro tio ke homo estas bildo kaj similo de Dio, do Dio enhavas bildon kaj similon de homo, la puran homecon."
  • "Vekiĝinto por ekkono ĉiam spertas konflikton kun la dormantoj en la tridicia vivo."

Pri racio redakti

  • "Racio estas aŭtonoma rilate al ĉiu ekstera aŭtoritato. Sed ĝi ne estas aŭtonoma interne, ne estas tranĉita for de emocia kaj vola vivo de la ekkonanta filozofo, for de lia amo kaj malamo, for de liaj pritaksoj. Racio havas sian ontologian fundamenton en la estado de filozofo mem, en lia interna ekzisto, ĝi dependas de kredo aŭ nekredo de filozofo. Racio ŝanĝiĝas pro larĝiĝo aŭ mallarĝiĝo de konscio. Racio ŝanĝiĝas pro revelacio."

Pri spirito redakti

  • "Kriterio de vero estas ne en racio, ne en intelekto, sed en la kohera spirito. Koro kaj konscienco restas la suverenaj organoj por pritakso kaj por ekkono de senco de aĵoj."
  • "Spirito ne estas videbla objekto, spirito tute ne estas objekto inter objektoj. Spirito estas subjekto ĉar subjekto estas mala al objekto."
  • "Spirito ne nur ne estas objektiva realo, sed ne estas estado kiel racia kategorio. Kiel reala objekto spirito estas nenie kaj neniam. Filozofio de spirito devas esti ne filozofio de estado, ne ontologio, sed filozofio de ekzistado. Spirito estas realo ne nur alia ol la realo de objektoj, sed realo en tute alia senco. Uzante terminologion de Kant direblas, ke realo de spirito estas realo de libero, sed ne realo de naturo. Spirito neniam estas objekto kaj realo de spirito ne estas realo de objekto. En la tiel nomata objektiva mondo ne estas tia naturo, tia aĵo, tia objektiva realo kiun ni povus nomi spirito. Tial tiom facilas negi realecon de spirito. Dio estas spirito kaj tial ne estas objekto. Dio estas subjekto. En objekto ne estas spirito, nur en subjekto. Nur subjekto estas ekzistenciala, havas sian ekzistadon. Realo de spirito estas ne objekta, ne aĵa, sed realo alia kaj nekompareble pli granda realo, pli primara realo. Spirito estas alia, la plej alta kvalito de ekzistado ol ekzistado anima kaj korpa." Spirito kaj realo, ĉap. 1.
  • "Spirito estas reala alie ol la mondo de naturaj aĵoj."
  • "Spirito estas libero, spirito estas kreado. Al spirito apartenas primareco super estado, ĉar primareco apartenas al libero."

Pri kredo redakti

  • "Kredo estas interna spirita sperto kaj spirita vivo, estas renaskiĝo de animo, kaj ĝi ne povas sklavigi filozofion, ĝi povas nur nutri ĝin. Sed en la lukto kontraŭ aŭtoritatisma religio, brulinta sur lignofajro pro impeto de ekkono, filozofio defalis de kredo kiel de la interna lumigo de konscio."
  • "Filozofo nekredanta estas estaĵo kun tre mallarĝa sperto kaj horizonto, konscio lia estas fermita por tutaj mondoj. Filozofia ekkono lia estas tre malriĉa, li akceptas la proprajn limojn kiel limojn de estado. Kiel kredon ni komprenas malfermon de konscio por aliaj mondoj, por la senco de estado."

Pri kristanismo redakti

  • "En la nova tempo, ekde Descartes kristanismo eniras en la internon de la homa penso kaj ŝanĝas problemaron. En la centro stariĝas homo, kio estas la rezulto de la renverso farita de kristanismo. La greka filozofio ĉefe estas direktita je objekto. La nova filozofio estas direktita je subjekto rezulte de kristanisma liberigo de homo de la potenco de la natura mondo de objektoj. Malfermiĝas la problemo de libero, kiu estis fermita por la greka filozofio."
  • "Kompreno ke Dio kaj Dihomo Kristo estas jughanto kaj punanto estas esprimo de homa stato, de homa mallumo kaj limitigiteco, sed ne esprimo de vero pri Dio kaj Dihomo Kristo. Transiro al la vere krea stato liberigas de tiu malhonoriganta homon stato.

Pri soleco redakti

  • "La fundamenta problemo de 'mi', kiu ĵetas lumon sur la tutan ĝian ekzistadon, estas problemo de soleco. La problemo de ekkono mem povas esti esplorita en perspektivo de la problemo de soleco kaj ĝia superforto kaj de ĉi tie povas esti elminigita interna lumo."
  • "'Mi' estas ĉiam sola antaŭ ĉiu objekto. En mia soleco, en mia ekzistado en mi mem, mi ne nur akre spertas kaj konscias sian personon, sed ankaŭ sopiras pri eliro el la soleco, sopiras pri interkomunikado ne kun objekto, sed kun alia, kun vi, kun ni. 'Mi' soifas eniri el la fermiteco en alian 'mi' kaj timas tion, defendas sin de la renkontiĝo, kiu povas esti renkontiĝo kun objekto.
  • "La spaco kaj tempo de nia objektivigita mondo estas la fonto de soleco kaj samtempe fonto de fantoma superforto de soleco. Homoj disiĝas per la spaco kaj tempo kaj ili kuniĝas en la spaco kaj tempo ne en la vera ekzistado, ne en la vera interkomunikado, sed en objekteco, en la socia ĉiutageco. Transmovado en la spaco kaj tempo havas por 'mi' fundamentan signifon. Eliro el la donita spaco kaj tempo estas kvazaŭ eliro el fiksita soleco. Sed soleco ĉiam supozas bezonon pri interkomunikado, sopiro pri interkomunikado."
  • "Soleco superforteblas nur en plano de ekzistado. Ĝi superforteblas ne per renkontiĝo kun 'ne-mi', sed per renkontiĝo kun 'vi', kiu ankaŭ estas 'mi', ne per renkontiĝo kun objekto, sed kun subjekto."
  • "Soleco sperteblas same kiel nekompreniteco, kiel neĝusta respeguliĝo en la alia. 'Mi' havas profundan bezonon esti ĝuste respegulita en la alia, ricevi konfirmon kaj firmigon de sia 'mi' en la alia, ĝi soifas esti vidita kaj aŭdita.
  • "Soifo pri ekkono estas soifo pri superforto de soleco. Ekkono estas eliro el si en la alian kaj aliajn. Nur tiu ekkono superfortas solecon, kiu estas konstruita en perspektivo de interkomunikado, sed ne en perspektivo de socio."
  • "Ontologie soleco estas esprimo de sopiro pri Dio, pri Dio kiel subjekto, ne kiel objekto, kiel pri 'vi', ne kiel pri 'ĝi'. Dio ĝuste estas superforto de soleco, ektrovo de proksimeco kaj parenceco, de senco, kunmezurebla kun mia ekzisto."

Verkoj redakti

Pri si redakti

  • Aŭtobiografio. Автобиография. 1917
  • Rusa religia renaskiĝo kaj revuo "Vojo". Русский религиозный ренессанс и журнал "Путь". 1935
  • Mia filozofia mondpercepto. Мое философское миросозерцание. 1937
  • Memekkono. Самопознание. 1940

Pri kristanismo - homo kaj Dihomo redakti

  • Ekzistencialisma dialektiko de dieco kaj homeco. Экзистенциальная диалетика божественного и человеческого. 1944
  • Pri digno de kristanismo kaj maldigno de kristanoj. О достоинстве христианства и недостоинстве христиан. 1928
  • Vero kaj revelacio. Истина и откровение. 1946
  • Sperto de esĥatologia metafiziko. Опыт эсхатологической метафизики. 1941
  • Filozofio de libero. Философия свободы. 1911
  • Mi kaj la mondo de objektoj. Я и мир объектов. 1934
  • Sorto de homo en la nuntempa mondo. Судьба человека в современном мире. 1934
  • Pri sklaveco kaj libero de homo. О рабстве и свободе человека. 1939
  • Spirito kaj realo. Дух и реальность. 1937
  • Regno de Spirito kaj regno de cezaro. Царство Духа и царство кесаря. 1947; Samtitola artikolo. 1925
  • El pensoj pri teodiceo. Из размышлений о теодицее. 1927
  • Pri redempto. Об искуплении. 1907
  • Problemo de homo (Pri konstruo de kristana antropologio). Проблема человека (К построению христианской антропологии). 1936
  • Senco de kreado. Смысл творчества. 1914
  • Savo kaj kreado. Du komprenoj de kristanismo. Спасение и творчество. Два понимания христианства. 1926
  • Pri libero de kreado. О свободе творчества. 1945
  • Disiĝo de la mondo kaj kristanismo. Раздор мира и христианство. 1946
  • Mistiko kaj religio. Мистика и религия. 1907
  • Teokratio. Теократия. 1907
  • Milito kaj esĥatologio. Война и эсхатология. 1939
  • Universeco kaj konfesiismo. Вселенскость и конфессионализм. 1933
  • Pri fanatismo, ortodoksio kaj vero. О фанатизме, ортодоксии и истине. 1937
  • Vero de ortodoksismo. Истина православия.
  • La religia sorto de hebreeco. Религиозная судьба еврейства. 1916
  • La juda problemo kiel problemo kristanisma. Еврейский вопрос как вопрос христианский. 1924
  • Kristanismo kaj antisemitismo. Христианство и антисемитизм. 1938

Pri etiko redakti

  • Pri destino de homo. О назначении человека. 1931
  • Filozofio de libera spirito. Философия свободного духа. 1928
  • Metafiziko de sekso kaj amo. Метафизика пола и любви. 1907
  • Ekzekuto kaj mortigo. Казнь и убийство. 1906
  • Pri memmortigo. О самоубийстве. 1931
  • Spirito kaj forto. Дух и сила.
  • Vojoj de humanismo. Пути гуманизма. 1946
  • Paradokso de malvero. Парадокс лжи. 1939
  • Filozofio de malegaleco. Философия неравенства. 1918
  • La du moraloj. Две морали. 1946
  • Pri malfacilaĵoj de libero. О затруднениях свободы. 1945

Pri historio redakti

  • Senco de historio. Смысл истории.
  • La nova mezepoko. Новое средневековье.
  • Eterno kaj tempo. Вечность и время. 1935
  • Homo kaj maŝino. Problemo de sociologio kaj metafiziko de tekniko. Человек и машина. Проблема социологии и метафизики техники.
  • Krizo de arto. Кризис искусства. 1918

Pri rusa kristanismo redakti

  • Slavofiloj pri libero de konscienco. Славянофилы о свободе совести. 1910
  • Spirita kristanismo kaj sektismo en Rusio. Духовное христианство и сектантство в России, 1916
  • Teosofio kaj antroposofio en Rusio. Теософия и антропософия в России. 1916
  • Pri rilato de rusoj al ideoj. Об отношении русских к идеям.
  • Estingantoj de spirito. Гасители духа. 1913
  • Libera Eklezio. Reformo de la Eklezio. Свободная Церковь. 1917 Реформа Церкви.
  • Eklezia tumulto kaj libero de konscienco. Церковная смута и свобода совести.
  • Pri karaktero de la rusa religia ideo de la 19a jarcento. О характере русской религиозной мысли XIX-го века. 1929
  • Signifo de la Rusa Kristana Movado. Значение Русского Христианского Движения.
  • Pri la idea krizo de la Movado. Об идейном кризисе Движения.
  • Ĉu en ortodoksismo ekzistas libero de ideo kaj konscienco? Существует ли в православии свобода мысли и совести? [В защиту Г.Федотова]. 1939
  • Rusio kaj la nova monda epoko. Россия и новая мировая эпоха.

Pri politiko redakti

  • Fontoj kaj senco de la rusa komunismo. Истоки и смысл русского коммунизма. 1937
  • Kontraŭ socialismo: la Granda Inkviziciisto; socialismo kiel religio; la vero de socialismo. Против социализма: Великий инквизитор; социализм как религия; правда социализма. 1907
  • Anarkismo. Анархизм. 1907
  • La spiritaj fundamentoj de la rusa revolucio. Духовные основы русской революции. 1918
  • Pri la rusa nacia konscio. О русском национальном сознании. 1908
  • La filozofia vero kaj la inteligenciana vero. Философская истина и интеллигентская правда. 1909
  • La nigra anarkio. Черная анархия. 1909
  • Milito kaj renaskiĝo. Война и возрождение. 1914
  • La sorto de Parizo. Судьба Парижа. 22.11.1914
  • Ideoj pri la naturo de milito. Мысли о природе войны. Junio. Июнь 1915
  • Pri la mal- kaj dekstreco. О левости и правости. 1915
  • Sinregado. Самообладание. 1915
  • Pri patriotismo stoikula. О патриотизме мужественном. 1915
  • Kontraŭ la rusa pigro. Против русской лени. 1915
  • Pri la nova libro pri framasonismo. По поводу новой книги о масонстве. 1916
  • Spiritoj de la rusa revolucio. Духи русской революции. 1918
  • Eŭropazianoj. Евразийцы. 1925
  • Utopia etatismo de eŭropazianoj. Утопический этатизм евразийцев. 1927
  • La spiritaj taskoj de la rusa elmigrantaro. Духовные задачи русской эмиграции. 1925
  • Decida horo de historia sorto. Решительный час исторической судьбы. 1939
  • Ĉe la sojlo de la nova epoko. Antaŭparolo. На пороге новой эпохи. Предисловие.
  • Pri la krea libero kaj pri fabrikado de animoj (Rilate al la prijuĝo de Aĥmatova kaj Zoŝĉenko). О творческой свободе и о фабрикации душ (В связи с осуждением Ахматовой и Зощенко). 1946
  • Socia renverso kaj spirita vekiĝo. Социальный переворот и духовное пробуждение.
  • La estonto kaj potenco de la pasinto. Власть прошлого и грядущее.
  • Kristana konscienco kaj socia ordo. Христианская совесть и социальный строй. 1940

Berdjajev en Esperanto redakti

  • La fontoj kaj esenco de rusa komunismo. El la rusa trad. Nina Korĵenevska kaj Nina Cvileneva. Moskvo: Eŭropa Jura Universitato Justo, 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti