Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov

Nikolaj Ivanoviĉ PIROGOV (n. la 25-an de novembro 1810 en Moskvo, m. la 5-an de decembro 1881 en bieno "Viŝnja" (vilaĝo Pirohovo, apud Vinico, Ukrainio) — estis rusa kuracisto, anatomo, kirurgo, naturalisto, pedagogo, membro-korespondanto de la rusia Akademio de sciencoj.

Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1810 (1810-11-13)
en Moskvo
Morto 23-an de novembro 1881 (1881-11-23) (71-jaraĝa)
en Vinico,  Rusia Imperio
Mortokialo kancero
Tombo Vinico
Lingvoj rusa
Loĝloko KievoMoskvo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato • Q24931218Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Tartu • Seĉenov-universitato • MSU Faculty
Familio
Edz(in)o Q116200859
Infano Wladimir Pirogoff
Okupo
Okupo kuracistosciencisto • kirurgo • anatomo
vdr

Filo de ŝtatoficisto, Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov jam junaĝe lernis legadon kaj scipovis plurajn lingvojn. Lia patro mortis en 1824. La familio restis sen enspezoj kaj vivrimedoj. Nikolaj emis fariĝi ankaŭ funkciulo, sed lia familia kuracisto, Jefrem Muĥin, profesoro pri anatomio kaj fiziologio en la ŝtata universitato de Moskvo, sukcesis persvadi la aŭtoritatojn akcepti lin tie, kvankam li estis nur 14-jara. Li finis siajn medicinajn studojn en 1828, nur 17-jara. Kvankam sensperta pri kirurgio, pro praktiko de nur du operacioj dum siaj universitataj studoj, Pirogov decidis perfektiĝi pri tiu fako : "Kia trista kuracisto mi estis kun mia diplomo, kiu rajtigis min pri vivo aŭ morto, sen iam ajn esti vidinta tifon, sen esti enmaniginta lanceton." Tiucele li studis en Dorpat (nun Tartu, en Estonio), kie li diplomiĝis en 1832 per disertacio pri ligaturo de la abdomena aorto. Li publikigis altvalorajn laborojn pri ripara osteopatio kaj rinoplastio. Li plue studis en la germanaj universitatoj de Berlino kaj Goettingen. En 1836, nur 26-jara, li revenis al Dorpat, kie li fariĝis profesoro pri kirurgio kaj patologia anatomio en la germana universitato. Gravan laboron li faris tie pri arterioj kaj fascioj. Li plue okupis tiun funkcion en 1840. En 1838, li entreprenis studvojaĝon al Parizo. Tie li renkontis la grandan kirurgon Velpeau FR kiu demandis al li "ĉu li konas la faman rusan kirurgiiston, sinjoro Pirogoff ?". Sed tie seniluziigita pro la parizaj famuloj, Pirogov ne lernis multon. Li edziĝis en 1842, sed lia edzino mortis post nasko de dua filo. Li poste ree edziĝis. Unu el liaj filoj, Nikolaj Nikolajeviĉ Pirogov, fariĝis kuracisto.

Pirogov estis nomumita en 1840 kiel profesoro en la Akademio de milita medicino de Sankt-Peterburgo, kie li prezidis la katedron pri kirurgio kaj kie la labor- kaj restad-kondiĉoj estis priskribitaj antaŭe de li kiel timigaj. Li volis tie fondi anatomian instituton kaj instrui studentojn. "Vivokaj animo de la Akademio", Pirogov trapasis tie tre aktivajn vivjarojn. En 1847, li iris al Kaŭkazio por kontroli la kampanjajn operaciajn metodojn, kiujn li prilaboris. Tie, li unuafoje uzis eteron kiel anestiziaĵon en 1847, kaj ankaŭ uzis amelitajn tolaĵbendojn, pli komfortaj ol splintoj. En 1848, li faris esplorojn pri ĥolero. De 1852 ĝis 1859, li kompilis kvarvoluman atlason pri topografia anatomio de la homa korpo. Membro korespondanto de la rusia Akademio de sciencoj ekde 1847, li gajnis premiojn Demidov en 1844, 1851 kaj 1860.

En decembro 1854, li volontuliĝis por servi kiel milita kirurgo dum la Krimea milito. Li praktikis preskaŭ dekmil operaciojn. Pro siaj tieaj laboroj, li estas konsiderata kiel la patro de kirurgio sur batalkampoj. Li estis la unua, kiu uzis anestezaĵon tiucele, precipe dum la sieĝo de Sebastopolo kaj li prezentis tie sistemon de kribrado de vunditoj laŭ kvin kategorioj, laŭ graveco de vundiĝo kaj infektiĝo. Surbaze de la laboro de Louis Seutin (ĉefkuracisto de la belga armeo, kaj poste senatano, n. la 19-an de oktobro 1793 en Nivelles - m. la 29-an de januaro 1862 en Bruselo), li evoluigis kaj multe uzis metodon per gipsaj splintoj por senmovigo de rompitaj ostoj. Li disvolvis ankaŭ novan osteopatan metodon por amputo de piedo, per kio la limigo de la damaĝoj estis ebla. Konscia pri la graveco de flegado kaj evakuado de la vunditoj, iel same kiel faris Florence Nightingale ĉe la turka flanko, li direktis la instruadon kaj fleglaboron de karitataj religiulinoj.

Dosiero:Nikolai Pirogov.jpg
Busto de Nikolaj Pirogov en la Muzeo de la mararmeo de la Nigra Maro en Sebastopolo

Post reveno al Sankt-Peterburgo en 1856, malkontenta pro la daŭre malbona instruado kaj laboro en tiu hospitalo, li eksiĝis el la Akademio. Li perdis favoron de la caro Aleksandro la 2-a. Li revenis al Krimeo kiel prigardisto de la lernejoj. Li iris al Kievo pro malakordo kun la ĝenerala guberniestro de Odeso. Pirogov verkis influan tekston pri la problemoj de pedagogio, pledis reformo de la eduksistemo, por edukado de la malriĉuloj, de la ne-rusoj, de la virinoj, por disvolviĝo de duagrada instruado. Dekon da jaroj poste, en konflikto kun la diversnivela regpovo, Pirogov estis eksigita el la publika funkcio eĉ sen rajto je pensio.

En 1861, laca pro intrigoj, kiuj rezultis el ĵaluzeco pro lia fameco kaj el lia pledo por reformoj, por amasa edukado ("La zemstvo devas venki la nescion de la amasoj"), li retiriĝis en sian bienon Viŝnja situantan en centra Ukrainio. Tie li bonvoleme kuracis kamparanojn de la ĉirkaŭajo, kreis senpagan malsanulejon kaj lernis la ukrainan por montri sian respektemon. La komponisto Ĉajkovskij estis unu el liaj tieaj vizitantoj. En 1862, li alprenis respondecon pri delegitaro de rusaj studentoj sendita transmare kiel profesoroj. Li flegis Giuseppe Garibaldi pro piedvundiĝo okazinta en Aspromonte. Pirogov revenis al Rusio en 1866, nur malofte forlasante sian bienon. Li vizitis batalkampojn kaj kampanjajn flegejojn de la franca-prusa milito de 1870 kiel reprezentanto de la rusa Ruĝa Kruco, kaj li estis ankoraŭ kirurgo dum la rusa-turka milito de 1877-1878. Ĝuste tiam, kiam li vizitis Bulgarion dum la rusa-turka milito, la caro Aleksandro la 2-a rememoris pri Pirogov kiel nekomparebla kirurgo kaj plej bona organizanto de la medicina servo ĉe la fronto, kaj li turnis sin al li. Kvankam 67-jara, Pirogov akceptis kun kondiĉo, ke li estu plene libera en sia laboro.

Lia lasta publika apero okazis maje 1881. Li mortis en sia bieno Viŝnja fine de la sama jaro pro kancero ĉe la buŝo.

Omaĝoj al Pirogov redakti

En sia rusia patrio, Pirogov estas ankoraŭ unu el la plej konataj kuracistoj en la historio de la lando kaj kiel nacia heroo. Moskvo nomumis lin honorcivitano en 1881. Kvar jarojn post lia morto fondiĝis asocio de rusaj kuracistoj kies priorita celo estis la plibonigo de la medicinaj instruado kaj provizado en Rusio kaj kies gazeto estis "Ĵurnalo de la rusa medicina societo fondita memore al Pirogov".

Memore kaj omaĝe al N.I. Pirogov ekzistas i.a.
 
Soveta poŝtmarko de 1960; eldonita okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de N. I. Pirogov.
  • muzeo Pirogov, fondita en 1947 ekster la urbo Vinico, Ukrainio, kie estis lia bieno kaj kliniko.
  • lasta portreto pri li "Alveno de N. I. Pirogova en Moskvo por la 50a datreveno de lia scienca aktivado (1881)", farita de I. Efimoviĉ Repin, en tiu muzeo.
  • busto Nikolaj Pirogov en la rusia muzeo de la mararmeo de la Nigra Maro en Sebastopolo.
  • monumento apud la hospitalo de Sebastopolo
  • soveta poŝtmarko en 1960, okaze de la 150a datreveno de lia naskiĝo.
  • la plej alta distingaĵo de Soveta Unio por homama aktivado estis la "Ormedalo Pirogov".
  • du stratoj N. I. Pirogov de Moskvo
  • unu strato de Novosibirsko
  • urba hospitalo de Samara
  • unu el la hospitaloj de Orenburgo
  • la asteroido 2506 malkovrita de Nikolaj Ĉerniŝ.
  • la plej granda centro de medicina urĝeco de Sofio, en Bulgario fondita en 1961. Ĝia nomo ŝanĝiĝis plurfoje seed restas tamen memorplako dediĉita al N. I. Pirogov
  • superaj lernejoj pri medicino de Moskvo (nuna nacia rusa medicina universitato), Odeso (nuna nacia mdecicina universitato), Vinico (nuna nacia mdecicina universitato) surhavas lian nomon.
  • sovetia poŝtmarko
  • en la milita-medicina muzeo de Sankt-Peterburgo troviĝas kolekto de dokumentoj ligitaj al lavivo kaj aktivado de Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, liaj personaj objektoj, medicinaj iloj, eldonoj de liaj verkoj. Aparte interesa estas la 2-voluma manuskripto de la sciencisto "La demandoj de la vivo : ĵurnalo de maljuna kuracisto" kiu atestas pri lia humanismo kaj modesteco, kaj la lasta noto postlasita de li pri la instruado de diagnozo de la malsano.

La ĉefaj elementoj de tiu artikolo fontas el la versioj germanlingva kaj rusa de Wikipedia kaj el franclingva disertacio "La Médecine en Russie de 1801 à 1917" (La medicino en Rusio de 1801 ĝis 1917) de Ludovic Debono[rompita ligilo].

Rimarko : Artikolo de D-ro Kabanov, privat-docent [libera profesoro] de la Universitato de Moskvo pledis por la alpreno de Esperanto kiel internacia helplingvo en la "Ĵurnalo de la rusa medicina societo fondita memore al Pirogov" (n° 7, 1907). Tiurilata propono estis enmetita en la tagordo de la ĉiudujara kongreso de 1909 de la societo, konforme al deziresprimo de la medicina Societo de la Universitato de Kazan.