Nikolaj Ivanoviĉ JEĴOV (n. 1895, Sankt-Peterburgo, Rusio – m. post januaro 1939), sovetia komunista funkciulo; gvidanto de soveta sekreta polico NKVD inter 1936 kaj 1938 kaj tiel li direktis la plej sangajn, kruelajn stalinajn purigojn.

Nikolaj Jeĵov
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1895 (1895-04-19)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 4-an de februaro 1940 (1940-02-04) (44-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo pafvundo
Tombo tombejo Donskoje
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSovetunio
Subskribo Nikolaj Jeĵov
Familio
Edz(in)o Antonina Titova • Yevgenia Ezhova
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Junaĝo de Jeĵov estas preskaŭ nekonata. Li havis altecon de 150 cm kaj lamis, tial li ricevis la moknomon "nano", poste "la sanga nano". Li aliĝis al la komunista partio en marto de 1917 kaj servis kiel politika komisaro en la Ruĝa Armeo. En 1927 li laboris jam en la Centra Komitato, en 1933 en la novkreita Puriga Komitato, kiu ekskludis pli ol 1 milionon da homoj el la kompartio.

En 1934 oni elektis lin plenjura ano de la Centra Komitato, en oktobro de 1937 li iĝis help-membro de la Politburoo.

Li transprenis la gvidadon de NKVD la 26-an de septembro 1936 kaj en tiu funkcio efektivigis tiujn krimojn, kiujn oni citas kiel epoko jeĵovsĉina. Oni murdis partianojn, partiajn gvidantojn, poste simplajn civitanojn. La 27-an de aŭgusto 1937 Nikolaj Jeĵov, la popolkomisaro pri internaj aferoj publikigis ordonon de NKVD n-ro 00485 pri la genocida operaco kontraū poloj en Sovetunio. La kontraŭpolaj ordonoj n-roj 00447 kaj 00485 rezultis mortigon 111 091 da poloj, kaj 28 744 da poloj malliberigitaj en koncentrejoj nur pro tio ke ili estis poloj, do tiuj ciferoj plurfoje superantaj la viktimojn de la Masakro de Katin dum la Dua Mondmilito. Somere de 1938 eĉ Jeĵov iĝis suspektinda por Stalin, tiel funkcion de Jeĵov transprenis Lavrentij Berija. Post januaro de 1939, Jeĵov malaperis, mortpafita februare 1940.

Respondeca ankaŭ pri murdado de pluraj esperantistoj.

Vidu ankaŭ redakti