Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, vidu Nekrasov.


Nikolaj Nekrasov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1821 (1821-11-28)
en Nemyriv
Morto 27-an de decembro 1877 (1877-12-27) (56-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Tombo Novodevichy Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperia Sankt-Peterburga Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Nikolaj Nekrasov
Familio
Gefratoj Anna Alekseyevna Butkevich vd
Edz(in)o
Amkunulo Avdotya Panaeva vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • aŭtobiografo • literaturkritikisto • ĵurnalistopublikigisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Alekseeviĉ NEKRASOV (en rusa Николай Алексеевич Некрасов; naskiĝis la 10-an de decembro 1821 (n.s.) en Nemirov, Podola gubernio, Rusia Imperio (nun Vinica provinco de Ukrainio) kaj mortis la 8-an de januaro 1878 en Sankt-Peterburgo. Li estis granda rusa literaturisto, poeto kaj eldonisto. Unu el la plej fama verkoj estas "Kiu vivas bone en Rusio?"

Gepatroj redakti

Patro, Aleksej Sergeeviĉ Nekrasov (17881862), estis militisto eksiĝinta kiel majoro en 1824. Patrino, Elena Andreevna Zakrevskaja ( ? - 1841) apartenis al riĉa pola familio el Varsovio. Ŝiaj gepatroj malaprobis ŝian deziron edziniĝi al Nekrasov. Tial la geedziĝo okazis sen ties beno.

Junaĝo redakti

Ekde 1824 la familio loĝis en bieno de Aleksej Nekrasov situinta en Greŝnevo, Jaroslavla gubernio. Entute la gepatroj havis 13 infanojn, sed elvivis kaj maturiĝis nur tri.

Post iom da tempo Aleksej Nekrasov komencis servi kiel polica prefekto de la gubernia distrikto. Dum la inspektoj li ofte kunprenis filon Nikolaj, kiu jam infanaĝe povis vidi malfeliĉan vivon de la rusa popolo. Tiuj negativaj impresoj estis bazo de multaj liaj verkoj poste.

En 1832 Nikolaj komencis lerni en Jaroslava gimnazio, kiun li finis en 1837.

Studentaĝo redakti

Kiam Nikolaj iĝis 16–jaraĝa la patro decidis direkti lin en Sankt-Peterburgon por studi en militejo. Tamen tie li malgraŭ volo de patro ekstudis en Peterburga universitato kiel volontulo, sen stipendio en ĝia filozofa fakultato. La ĉagreniĝinta patro restigis la filon sen ajna subvencio.

Dum studado en 1839 - 1841 Nikolaj grave mizeris kaj permanente serĉis laboron.

Literatura agado redakti

Tiam li verkis artikolojn por revuoj, versis fabelojn por infanaj libretoj, dramigis por vodeviloj en teatroj k.t.p. En 1840 li sukcesis ŝpari necesan monon por eldoni sian versaron “Revoj kaj sonoj” subskribinte ĝin per siaj inicialoj N.N.

Fine de 1846 li kune kun Ivan Panajev aĉetis eldonejon “Sovremennik” (Samtempulo). Poste laŭ lia invito en ĝi fruktodone kunlaboris fama verkisto Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin. Ilia amikeco kaj kunlaboro daŭris en alia eldonejo “Oteĉestvennije Zapiski” (Patrujaj Notoj).

Lastaj vivjaroj redakti

 
Malsana Nekrasov pentris Ivan Kramskoj en 1878

Ekde komenco de 1875 la verkiston atakis terura kancero, pro kiu li mortis la 8-an de januaro 1878. Verkitaj tiam versoj “Lastaj kantoj” estis ĉefe dediĉitaj al rememoroj pri lia patrino Elena Andreevna kaj senzorga infanaĝo.

Malgraŭ forta frosto multemila homamaso de liaj adeptoj akompanis funebran procesion ĝis la tombejo Novodeviĉje en Sankt-Peterburgo.

Abakumcevo redakti

Proksime de bieno Greŝnevo troviĝas vilaĝo Abakumcevo, en kiu ĝis nun funkcias preĝejo nome de sanktuloj Petro kaj Paŭlo. En ĝi ofte preĝis Nekrasova familio. Tie estas tombo de Elena Nekrasova kaj kripto kun restaĵoj de ceteraj gefamilianoj. Nikolaj Alekseeviĉ laŭeble subvenciis la preĝejon kaj sukcesis konstrui duetaĝan lignan lernejon por loka kamparana infanaro. En konstruado kaj instruado, komenciĝinta en 1872, multe kunlaboris tiea preposto Ivan Zikov.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti