Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ

Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ (ruse Николай Степанович Черных ; naskiĝis la 6-an de oktobro 1931 en Novaja Usmanj, mortis la 26-an de majo 2004 en Moskvo) estis sovetia astronomo

Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ
Persona informo
NomoNikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ
Dato de naskiĝo6-a de oktobro 1931
NaskiĝlokoNovaja Usmanj
Dato de morto26-a de majo 2004
MortolokoMoskvo [+]
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSovetunio
Familio
Edz(in)oLjudmila Ivanovna Ĉerniĥ [+]
InfanoMargarita Chernyj, Iaronika Tchernykh [+]
Lingvoj
Denaska lingvorusa lingvo [+]
Parolata lingvorusa lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li laboris en la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno ekde 1963. Li fakiĝis pri astrometrio kaj la dinamiko de la malgrandaj korpoj de la sunsistemo.

Li malkovris la periodajn kometojn 74P/Smirnova-Chernykh (kun Tamara Miĥajlovna Smirnova) la 4-an de marto 1975 kaj 101P/Chernykh la 19-an de aŭgusto 1977.

Li malkovris grandan nombron da asteroidoj, kelkaj kun sia edzino kaj kunlaborantino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ. Notindaj estas 2867 Šteins kaj la troja asteroido 2207 Antenoro.

La asteroido 2325 Chernykh estis tiel nomita en honoro de li kaj de lia edzino.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti