Nikono (rusa: Ни́кон , malnov-ruse: Нїконъ), naskita Nikita Minin (n. la 7-an de majo 1605 en Valmanovo, Rusio - m. la 17-an de aŭgusto 1681), estis la sepa patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Tiu estis unu el la plej gravaj periodoj en la historio de la eklezio, kiam Nikon lanĉis multajn reformojn kiuj poste kondukis al daŭranta skismo konata kiel Raskol en la rusa lingvo.

Nikono
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1605 (1605-05-07)
Morto 17-an de aŭgusto 1681 (1681-08-17) (76-jaraĝa)
en Jaroslavl
Tombo New Jerusalem Monastery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusa carlando
Subskribo Nikono
Okupo
Okupo pastro
vdr
Nikono reviziante la liturgiajn tekstojn

Kelkaj ekleziaj eminentuloj, konataj kiel la partio de la protopopoj (dekanoj), akceptis la respondecon por la revizio de la preĝejaltarlibroj inaŭguritaj de la forpasinta patriarko Joasafo, kaj kelkaj aliaj tre sensignifaj rektigoj de certaj antikvaj observoj. Sed ili estis longe tro timemaj por iĝi vere efika.

Nikon estis multe pli aŭdaca kaj ankaŭ multe pli liberala. Li konsultis la plej grandan parton de la grekaj prelatoj eksterlande; invitis ilin al konsulto en Moskvo; kaj finfine la akademiuloj de Konstantinopolo kaj Kievo estis konvinkitaj de Nikon ke la moskvaj altarlibroj estis heterodoksaj, kaj ke la ikonoj fakte en uzo tre vaste foriris de la antikvaj konstantinopolaj modeloj, estante plejparte influitaj de baroko. Post esplorado estis konfirmita ke la moskvaj altarlibroj apartenas al malsama revizio de tio kio estis uzita de la grekoj.

Nikon tuj (1654) alvokis sinodon por reekzameni la altarlibrojn reviziitajn fare de la patriarko Joasaf, kaj la plimulto de la sinodo decidis ke "la grekoj devus esti sekvitaj prefere ol niaj propraj antikvuloj". Dua konsilio, okazinta en Moskvo en 1656, sankciis la revizion de la altarlibroj kiel sugestite de la unua konsilio, kaj anatemita la opozician malplimulton, kiu inkludis la partion de la protopopoj kaj Paŭlo, episkopo de Kolomna. La reformoj koincidis kun granda pesto en 1654 kaj rusoj ankaŭ estis tre maltrankvilaj pro la alveno de la jaro 1666 por kiuj estis la jaro de la apokalipso.

Peze pezbalancita kun la plej plena ekumena aŭtoritato, la patriarka stabo de Nikon descendis kun giganta forto sur tiuj kun kiuj li disputis. Lia skemo de reformo inkludis ne nur altarlibrojn kaj ceremoniojn sed la uzon de la novmodaj ikonoj, por kiuj li ordonis dom-al-doman serĉon. Liaj soldatoj kaj servistoj estis serĉantajn la malnovajn ikonojn kaj mokis publike tra la urboj de ties posendantoj. Li ankaŭ emisiis ukazon minacanta kun la plej severaj punoj por tiuj kiuj dezirus uzi la malnovajn ikonojn en la estonteco. Konstruado de tend-similaj preĝejoj estis strikte malpermesitaj, kaj multaj aĝaj nekanonikaj preĝejoj estis disfaligitaj por fari modelon por novaj, dizajnitaj en la "malnov-bizanca" stilo.