La Nilgiria pipio, (Anthus nilghiriensis) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Barato. Ĝi estas 17 cm longa[1] preskaŭ minacata (NT) [2] birdospecio endemia de la Okcidentaj Ghatoj en Suda Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nilgiria pipio
Nilgiria pipio
Nilgiria pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. nilghiriensis'
Anthus nilghiriensis
(Sharpe, 1885)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas tre asocia kun malalta montara herbejo intermeza kun marĉaj grundoj kaj malgrandaj rojoj ĉefe en montetaj deklivoj super 1500 m de Tamil Nadu kaj Kerala. Troviĝas grandaj populacioj en la supra baseno de Rivero Bavani kaj areoj de la vilaĝo Bangithapal ĉe la sudorienta fino de la Nacia parko Mukurthi.[3] El 3321 hektaroj de la kontrolita areo, nur 14 ha de la supra Bhavani havas la plej altan reproduktan densecon de la Nilgiria pipio. Ili troviĝas ankaŭ en la Tigrorezervejo Kalakkad Mundanthurai.[4]

Tiu orientalisa specio reproduktiĝas inter marto kaj junio. Ili nestumas en marĉaj herbejoj ĉe rojoj kaj uzas la ĉirkaŭajn herbareojn por manĝo. Habitatoperdo pro variaj homaj aktivaĵoj estas la ĉefa kialo de malpliigo de la populacio de la Nilgiria pipio.[5]

Ĝi estas specio bruneca kun malhelbruna strieco en dorso kaj pli malhelbrunaj plumoj en flugiloj kaj vosto. Estas tre markata helbruna superokula strio. Subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj. La kruroj estas rozkolorecaj kaj la beko malhelbruna.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 2005-2007 Birds and birding in India.Birdoj kaj birdumo en Barato.
  2. Birdlife International (2001)Birdlife International[rompita ligilo]
  3. Ministry of Environment & Forests, (2005-2006) "Status and Ecology of the Nilgiri Wood Pigeon and Nilgiri Pipit", Annual Report, Ch 7 – Konsultita la 4/19/2007 Status and Ecology of the Nilgiri Wood Pigeon and Nilgiri Pipit
  4. Johnsingh A. J. T. 2/10/2001) "The Kalakad–Mundanthurai Tiger Reserve: A global heritage of biological diversity",CURRENT SCIENCE, VOL. 80, NO. 3, konsultita 4/19/2007 The Kalakad–Mundanthurai Tiger Reserve:
  5. Uma J. Vinod & Lalitha Vijayan (1–2 December 2005) "Marshy grasslands in the Western Ghats: the crucial habitat for the rare and endemic Nilgiri Pipit", Division of Conservation Ecology., Sálim Ali Center for Ornithology and Natural History, Anaikatty, Coimbatore, 2nd National Conference of the Western Ghats Forum 'Marshy grasslands in the Western Ghats Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti