Nilono

grupo de poliamidaj plastoj kun granda molekula maso

Nilono estas kolekta nomo por poliamidaj plastoj kun granda molekula maso. Ĝin evoluigis en la 1930-aj jaroj usona esplora grupo kun gvido de Wallace Carothers, kunlaboranto de la kompanio DuPont. Ili produktis la fadenojn el facile produkteblaj kombinaĵoj. Tio alportis disvastiĝon, esploron de diversaj polimeroj.

Sintezo de nilono 6 el kaprolaktamo
Sintezo de nilono 6,6

La nilono estas tirebla, varme formebla materialo, uzebla por diversaj celoj. Ĝi estas tre rezista kontraŭ frotado, varmo kaj kemiaĵoj.

La plej disvastiĝanta nilontipo estas produktata el adipin-acido kaj heksametilen-diamino (seskarbonaj kombinaĵoj), tiel oni nomas la produkton eĉ nilono-6,6. Oni produktas el kaprolaktamonilonon-6.

Strukturo de nilono 6 kaj nilono 6,6
Fibroj vidataj per mikroskopo
Strukturo de nilono 6 kaj nilono 6,6