Nils ØKLAND (naskiĝis la 10-an de junio 1882 en Valestrand; mortis en 1969 en Haugesund) estis norvega esperantisto kaj instruisto en Stord. Li estis prezidanto de la komunuma estraro. Li esperantistiĝis pere de sia amiko H. Midthus en 1904/1905. En la komenca periodo li multe propagandis inter gekolegoj kaj per artikoloj en la gazetaro. Kursgvidinto en Haŭgesund 1910 kaj 1912, en Stord 1932 infankurso.

Nils Økland
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1882 (1882-06-10)
en Valestrand
Morto 1969
en Haugesund
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.