Nimaĉ
Nimaĉ, laŭ (hindie नीमच) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Nimaĉ, kie ĝi estas ties sidejo.
Nimaĉ | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 458441 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 27′ N, 74° 52′ O (mapo)24.4574.87Koordinatoj: 24° 27′ N, 74° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 452 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Neemuch [+] | |||
Demografio redakti
Nimaĉ havis populacion de 128 561 en 2011 kun legopovo de 85%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. En la 1990-aj jaroj Nimaĉ atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio redakti
Nimaĉ situas tre proksime al Raĝastano en malalta montaro 452 metrojn super la marnivelo. Mandsaur troviĝas 50, Ĉitorgar 51, Bansvara 112, Udaipur 119, Kota (Raĝastano) 127, Indaur 220, Guna 248, subŝtata ĉefurbo Bopalo 294, tutlanda ĉefurbo Delhio 518, Mumbajo 648, Kolkato 1396 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
La plena distrikto de Nimaĉ ludis signifan rolon en Ribelo de Sipajoj en 1857. Ekde 1895 la urbo estis signifa sidejo de la brita centra hindia instanco.
Ekonomio redakti
En Nimaĉ ofta okupiĝo estas mana teksado. La ŝato havas tre grandan uzinon pri produkto de opiaj alkaloidoj, krome tre gravas la agrara merkato. Oni interŝanĝas opiojn, tritikojn, maizojn, arakidojn, zingibrojn, ajlojn, sojfabojn, mustardojn, terpomojn.
Lingvoj redakti
En Nimaĉ la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj redakti
En Nimaĉ plejparto de la populacio estas hinduoj (75%), krome islamanoj (21%), ĝajnistoj (2%), kristanoj (0,5%).
Eduko redakti
En Nimaĉ la plej altnivela instruo okazas en kelkaj kolegioj.
Trafiko redakti
Nimaĉ havas trairan fervojan linion kun stacidomo, kiu estis konstruita en 1880. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Flughaveno estas evoluigata por enlandaj flugoj.
Klimato redakti
Nimaĉ havas humidan subtropikan klimaton. Jare pluvas po 812 mm. Plej ofte dum la musono pluvas inter junio-septembro. Inter novembro-majo apenaŭ pluvas. La temperaturo averaĝe varias inter 18-32 °C.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Stacidomo
-
Kirko
-
Statuo
-
Biblioteko