Tiu ĉi artikolo traktas la planton nimfeo. Vidu ankaŭ la artikolojn nimfo kaj nimfeto.

Nimfeo estas akvoplanto el la familio Nimfeacoj (Nymphaeaceae) kun ĉirkaŭ 40 specioj. La floroj kaj folioj flosas sur la akvo, sed la radikoj tenas la plantojn sur ilia loko. Kun ĉirkaŭ sesdek specioj ĝi estas malgranda familio. La plantoj troviĝas tra la tuta mondo, ekster la polusaj areoj kaj dezertoj. La plej konata specio estas la Blanka nimfeo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nimfeo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Familio: Nimfeacoj Nymphaeaceae
Genro: Nimfeo Nymphaea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Konataj specioj:

  • Blanka nimfeo (N. alba)
  • Nila nimfeo (N. lotus)

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolon pri la biologie neprecize difinita kaj ankaŭ ekzemple mitologie uzita vorto lotuso, kiu povas, sed ne devas, celi la planton nimfeo

Eksteraj ligiloj redakti