Niort

komunumo en la departemento Deux-Sèvres de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Niort (stacidomo).

Niort [njɔʁ] estas franca komunumo kaj prefektejo de la departemento Deux-Sèvres, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 59 193 loĝantojn en la jaro 2019.

Niort
Niort, el la kajo de la Sèvre niortaise
Niort, el la kajo de la Sèvre niortaise
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Deux-Sèvres
Arondismento Niort
Kantono Niort-Nordo
Niort-Okcidento
Niort-Oriento
Komunumaro Communauté d'agglomération de Niort
Urbestro Jérôme Baloge (2014-2020 kaj 2020-2026)
Insee-kodo 79191
Poŝtkodo 79000
Demografio
Loĝantaro 56 878 (2009)
Loĝdenso 834 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 20′ N, 0° 28′ U (mapo)46.325-0.46222Koordinatoj: 46° 20′ N, 0° 28′ U (mapo)
Alteco 2 ĝis 77 m
Areo 68,2 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Poitou-Charentes

Niort (Poitou-Charentes)
Niort (Poitou-Charentes)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Niort (Francio)
Niort (Francio)
DEC
Map
vdr

Situo redakti

La urbo situas en la sudokcidento de la departemento Deux-Sèvres, ĉe la bordo de la Sèvre Niortaise, hodiaŭ konvertita en verdan zonon. Sur la rando de la malseka marĉo, ankaŭ nomita la Verda Venecio, Niort estas la ĉefa orienta enirejo al la Puatua marĉo. La grandurbo estas unu el la plej gravaj grandurboj de historia Puatuo.

La urbo situas en riĉa kaj fekunda ebenaĵo, sur grava vojkruco inter la Sud-Okcidento, Bretonio kaj la Nordo de Francio.

Klimato redakti

La klimato de Niort estas oceana. Ĉi tiu speco de klimato rezultigas mildajn temperaturojn kaj sufiĉe abundan pluvokvanton (lige kun la depresioj venantaj el Atlantiko), distribuitaj tutjare kun eta maksimumo de oktobro ĝis februaro[1].

Situante 50 km de la Atlantika Oceano laŭ linia distanco, Niort ĝuas ĉiujaran sunbrilon de proksimume 2 000 horoj kaj 870mm da pluvo jare.

Ekonomio redakti

Longe grava centro de ŝamo (pruvita per la nomo de la futbala klubo "Chamois Niortais", "Niortaj Ĉamoj" ), teksado kaj komercaj interŝanĝoj (bazaroj kaj foiroj de regiona graveco), Niort estas nuntempe grava komerca kaj servocentro, ĉefe financa, kun ĉefsidejoj de pluraj gravaj francaj asukeraj kaj bankaj firmaoj, kiuj oficigas 28 000 homojn.

Transporto redakti

Niort estas ligita al la aŭtovojoj A10 (ParizoBordeaux) kaj A83 (Niort–Nantes). Ĝi havas ankaŭ TGV-stacidomon, kiu konektas ĝin al La Rochelle kaj Parizo tra Poitiers kaj Tours.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Le climat en france métropolitaine (arkivo) Météo France, 4-a de februaro 2020

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti