Nirmal VERMA (nirmal varmaa; hindie निर्मल वर्मा; naskiĝis la 3-an de aprilo 1929 en Ŝimla, Panĝabio, Brita Hindio, mortis la 25-an de oktobro 2005 en Nov-Delhio, Barato) verkis en la hindia romanojn, novelarojn, esearojn, kaj vojaĝlibrojn. Li estis unu el la iniciantoj de la literatura movado de modernismo, najii kahaani (Nova novelo). Li estis aktivulo por la rajto de libera esprimado de verkistoj. Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion Gjanpith kune kun la panĝaba verkisto Gurdial Singh.[1]

Nirmal Verma
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1929 (1929-04-03)
en Ŝimla
Morto 25-an de oktobro 2005 (2005-10-25) (76-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Delhio • St. Stephen's College vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistoverkisto • literaturkritikisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Kavve aur Kala Pani vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1947-48 Verma ofte ĉeestis la matenajn preĝ-kunvenojn de Gandhi. En tiu periodo li jam estis membro de la Komunista Partio de Barato. Li forlasis tiun partion post la Hungara revolucio de 1956.[2] Ekde 1959 Verma loĝis en Prago. Li estis invitita de la Orientala Instituto en la tiama Ĉeĥoslovakio por starigi projekton traduki en la hindian modernaj ĉeĥaj verkistoj kiel Karel Čapek, Jiří Fried, Bohumil Hrabal, Milan Kundera, kaj Josef Škvorecký. Li lernis la ĉeĥan kaj hindiigis naŭ klasikaĵojn antaŭ ol lia foriro pro la Praga Printempo. Lia unua romano, Ve din (Tiuj tagoj 1964) temis pri tiuj jaroj en Prago. Li vojaĝis multe tra Eŭropo kaj verkis plurajn vojaĝlibrojn. Liaj verkoj estis tradukitaj en plurajn eŭropajn lingvojn -- la anglan, francan, germanan, islandan, italan, polan, kaj rusan.

Revenante al Barato, li estis sufiĉe kritikema pri la krizostato deklarita de Indira Gandhi inter 1975 kaj 1977. Verma estis ankaŭ forta subtenanto de la movado por la tibeta sendependeco. Laŭ la literaturisto Ashok Vajpeyi [aŝok vaaĝpeji], "en tiu periodo li denove esploris la baratan tradicion, kaj trovis, ke ekzistas indiĝena tradicio de modernismo en Barato kiu estas alia ol tiu kiu estis altrudita de la Okcidento".[3]

Referencoj redakti

  1. United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith".
  2. (anglalingve), Premio Lettre-Ulysses "Nirmal Verma, Barato",
  3. Annie Zaidi (anglalingve), "Majstro de moderna prozo: Nirmal Verma, 1929-2005.", Frontline, Vol. 22, n-ro 24, 2005.