Nirmala Srivastava

Nirmala Srivastava (Sri Mataĝi Nirmala Devi; naskiĝis la 21-an de marto 1923, mortis la 23-an de februaro 2011) – barata hinduisma guruo de sahaĝa jogo, aktivistino por paco.

Nirmala Srivastava
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1923 (1923-03-21)
en Ĉindvara
Morto 23-an de februaro 2011 (2011-02-23) (87-jaraĝa)
en Ĝenovo
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Familio
Edz(in)o Chandrika Prasad Srivastava
Okupo
Okupo joga instruisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en la centra regiono de Barato en Ĉhindvara, dum la printempa punkto, precize meztage. Astrologoj certigas, ke tia horoskopo aperas nur ĉe personecoj kun granda spirita potencialo. Naskiĝis en klera nobela kristana familio. Ŝia patro estis konata advokato batalinta por sendependeco de Hindujo. Li konis 14 lingvojn kaj tradukis Koranon en la hindian lingvon. Ŝia patrino havis sciencan gradon pri matematiko. Dum infaneco Nirmala ofte vizitis aŝramon de Gandhi, kiu malkovris ŝiajn eksterordinarajn talentojn. Poste Nirmala Srivastava studis medicinon kaj aktive partoprenis la agadon por sendependigi Baraton.

Spirita vojo redakti

En 1970 Nirmala Srivastava malkovris unikan metodon de memkono, memperfektiĝado, memrealigo donanta eblecon de pozitiva transformiĝo de personeco kaj de socio kiel tuto surbaze de la principoj de bono, paco kaj amo, nomata sahaĝa jogo.

Socia agado redakti

Nirmala Srivastava iniciatis kaj partoprenis multe da internaciaj konferencoj. Pro sia porpaca agado akiris pac-medalon de Unuiĝintaj Nacioj. En pluraj urboj de la mondo ricevis la titolon de honora civitano kaj la 8-an de julio 2006 titolon de la Honora Civitano de Italio.

Eksteraj ligiloj redakti