Nitrogena bazo estas nitrogenhava heterocikla organika kombinaĵo, deriviĝita de amino. Ĝi malsimilas al benzeno ĉar ĝi havas nitrogenatomojn anstataŭ karbonatomojn en la pozicioj 1 kaj 3 de la benzolringo.

Ekzistas kvin nitrogenaj bazoj: adenino (A), guanino (G), timino (T), citozino (C) kaj uracilo (U) (legu nuklea bazo)

La purinaj (adenino kaj guanino) havas duoblan aromatan kombinaĵon kaj la pirimidinaj (citozino, timino kaj uracilo) havas simplan aromatan kombinaĵon.

Purinbazoj
Adenino
Adenino
Guanino
Guanino
Pirimidinbazoj

Chemical structure of thymine
Timino
Chemical structure of cytosine
Citozino
Chemical structure of uracil
Uracilo

Ili ligiĝas al 1’-a karbono de pentozo (ribozodesoksiribozo), en la nukleotidoj, la eroj de la nukleaj acidaj DNA kaj RNA.

La pirimidinbazo uracilo nur ligiĝas al ribozo, kaj la timino nur ligiĝas al desoksiribozo. La aliaj ligiĝas al ambaŭ pentozoj.

La sinsekvo de la nitrogenaj bazoj en la DNA-molekulo enhavas la genetikan kodon por ordoni la sintezon de ĉiuj proteinoj.

Ankaŭ vidu redakti