Niuo

lando, konsistanta el insulo en suda Pacifiko, libere asociita al Nov-Zelando

Niuo estas dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio.

Niuo

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ko e Iki he Lagi
asociita ŝtato • insula landolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Alofo
Oficiala(j) lingvo(j) niua lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, niua lingvo
Loĝantaro 1 612 (2016)
Horzono UTC-11:00
Interreta domajno .nu
Landokodo NIU
Telefona kodo +683
Plej alta punkto Niue Highest Point
Politiko
Ŝtatestro Karlo la 3-a
Ĉefministro Dalton Tagelagi
Ekonomio
Valuto nov-zelanda dolaro

AkvejoPacifiko

Koordinatoj19° 3′ S, 169° 55′ U (mapo)-19.05-169.91666666667
- koordinatoj19° 3′ S, 169° 55′ U (mapo)-19.05-169.91666666667Koordinatoj: 19° 3′ S, 169° 55′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoNiue Highest Point [+]
Areo260 km² (26 000 ha) [+]
Loĝantaro1 612 [+] (2016)
HorzonoUTC-11:00, Pacific/Niue [+]

Niuo (Niuo)
Niuo (Niuo)
DEC
Map
Niuo

Vikimedia Komunejo:  Niue [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Niuo situas 2400 km nordoriente de Nov-Zelando kaj oriente de Tongo. La areo de la lando estas 260 km2 kaj la enloĝantaro nombras proksimume 1,400, ĉefe Polinezianoj.

Kvankam Niuo estas memregata, ĝi estas en libera asocio kun Nov-Zelando, kaj mankas al ĝi tuta suvereneco. Ĉiuj niuanoj estas civitanoj de Nov-Zelando kaj la ŝtatestro estas Reĝo Karlo la 3-a. Nov-Zelando pritraktas la plejmulton de la internaciaj rilatoj de Niuo, en la nomo de Niuo.

En 2003 Niuo fariĝis la unua en la mondo nacio kun universala sendrata aliro al la Interreto. Tion provizas tra la insulo la Asocio de Interretaj Uzantoj.[1] Lastatempe, la ludono de la mastrumo pri Interret-finaĵo .nu (ekzemple en www.esperanto.nu) donis al la insulanoj bonvenan profiton.

Pro ekonomiaj kialoj la plejmulto da niuanoj (20000) jam elmigris al Nov-Zelando.

Biogeografie la teritorio situas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Geologie temas pri malalta insulo.

Historio redakti

Niuon setlis polinezianoj el Samoo je proksimume 900KE.[2] Pluaj setlantoj (aŭ invadantoj) alvenis de Tongo en la 16-a jarcento.[2]

Ĝis la komenco de la 18-a jarcento, ĉefoj kaj familiestroj havis aŭtoritaton ĉe partoj de la popolo. Je proksimume 1700 la koncepto kaj praktiko de monarkio aperis, eble pro influo de Tongo aŭ Samoo. Ek de tiam regis reĝoj (patu-iki). La unua esti Puni-mata. Tui-togo, kiu regis ek de 1875 ĝis 1887, estis la unua kristana reĝo.[3]

La unua eŭropano vidi Niuon estis Kapitano James Cook en 1774. Cook provis en tri lokoj surteriĝi sur la insulo sed la lokanoj rifuzis permeson. Cook nomis la insulon "Savage Island" (sovaĝa insulo) ĉar, laŭlegende, la indiĝenoj kiujn li vidis ŝajne estis farbitaj per sango. Tamen, la substanco sur iliaj dentoj devenis de la hulahula, indiĝena ruĝa banano.[4]

Dum du jarcentoj la nomo "Savage Island" restis, ĝis oni reenkondukis la originan nomon Niuē, kiu signifas "jen kokoso"[5].

Misiistoj de la London Missionary Society (Londona misiista societo, Britio) alvenis en 1846 per la ŝipo "Messenger of Peace" (mesaĝisto pri paco). Oni provis sensukcese dum multaj jaroj akceptigi eŭropidan misiiston kaj oni irigis niuanon nomitan Nukai Peniamina al Samoo por trejniĝi kaj fariĝi pastro en la Malua Theological College (kolegio por trejni kristanajn pastrojn).

Peniamina revenis kiel misiisto helpata de Toimata Fakafitifonua. Finfine oni permesis al li surteriĝi en vilaĝo Uluvehi (Mutalau) post malsukcesoj ĉe kelkaj aliaj vilaĝoj. La ĉefoj de Mutulau permesis al Peniamina surteriĝi kaj protektis lin dumtage kaj dumnokte en fortikaĵo en Fupiu.

Kristanismon li instruis al la homoj en Mutalau antaŭ ol ĝi disvastiĝis al ĉiuj vilaĝoj en Niuo. Komence aliaj vilaĝoj kontraŭis la enkondukon de Kristanismo kaj celis mortigi je Peniamina. Homoj el la vilaĝo Hakupu, kvankam la lasta vilaĝo akcepti Kristanismon, venis kaj petis "vorton de dio"; tial ilian vilaĝon oni renomis "Ha Kupu Atua", kiu signifas "ia vorto de dio", aŭ, mallonge, "Hakupu".

En 1887, Reĝo Fata-a-iki, kiu regis ek de 1887 ĝis 1896, proponis cedi suverenecon al la Brita Imperio, timante la konsekvencojn de anekso fare de malpli bonkora kolonia potenco. Tiu propono estis akceptita en 1900.

Niuo estis brita protektorato dum iom da tempo, sed la rilato kun Britio ĉesis en 1901 kiam Nov-Zelando aneksis la insulon. En 1974 okazis referendumo en Niuo, en kiu niuanoj povis elekti inter tri ebloj: sendependeco, memregado, aŭ daŭre esti nov-zelanda teritorio. La plejmulto elektis memregadon. La Nov-Zelanda Parlamento donis sendependecon en la formo de memregado per la Niua Konstitucia Akto 1974. Oni proklamis ke la konstitucio de Niuo [6] estu la plej supera leĝo. La unua ĉefministro estis Robert Rex kaj li restis ĉefministro ĝis sia morto post 18 jaroj. En 1984 li fariĝis la unua niua kavaliro.

Geografio redakti

Naturo redakti

Ekonomio redakti

 
Alofo, la ĉefvilaĝo de Niuo.
 
Strando de Avatele

La ekonomio de Niuo estas eta. Ĝia Malneta Enlanda Produkto estis 17 milionoj da NZD en 2003,[7] aŭ 10 milionoj da USD laŭ Aĉetpova Alparo[8]. Plejmulta ekonomia agado centriĝas ĉe la registaro, ĉar la registaro tradicie estras la mastrumadon de la aferoj de Niuo ek de 1974. Tamen, la ekonomio atingis stadion kie oficialaj reguloj povos cedi al privataj entreprenoj, kaj oni strebas evoluigi privatajn komercojn. Post Cikolono Heta la registaro sindevontigis plifortigi kaj evoluigi la privatan sektoron.

La registaro asignis unu milionon da NZD por la privata sektoro, kaj tiom elspezis por helpi komercojn detruitajn de la ciklono, kaj por rekonstrui la Industrian Parkon Fonuoakula. Tiu industria parko, estas finkonstruita kaj iuj komercoj jam funkcias el ĝi. Ĝin mastrumas la Niua Komerca Centro, kvazaŭregistara organizo provizanta konsilajn servojn al komercoj.

Plejmultaj niuaj familioj sin vivtenas kultivante manĝaĵojn, kaj iom el ĝi astas vendata en la bazaro (Makete) en Alofi, kaj iom estas eksportata al familianoj en Nov-Zelando. Niua taro (nomita "talo Niue" en Samoo) estas internacie konata kiel "ruĝeta taro". Niuo eksportas taron al Nov-Zelando. Niua taro estas natura variaĵo kaj tre rezista al damaĝbestoj.

La Niua registaro kaj la kompanio Reef Group[9] el Nov-Zelando fondis du duopajn entreprenojn en 2003 kaj 2004, kiuj aktivas en la evoluigado de fiŝkaptado kaj nonio (Morinda citrifolia, malgranda arbo kun manĝeblaj fruktoj). La kompanio Niue Fish Processors Ltd estas duopa entrepreno kiu procesas freŝajn fiŝojn, ĉefe tinuson (flavnaĝilan, grandokulan kaj blankan), por eksporti al eksterlandaj vendejoj. Ĝi laboras el sia moderna fiŝfabriko en Amanau, Suda Alofi, kiu estas malfermita en oktobro 2004.

En aŭgusto 2005, aŭstralia minada kompanio, Yamarna Goldfields, anoncis ke Nuio eble havas la plej grandan deponaĵon de uranio en la mondo[10]. Ĝis frua septembro oni konstatis ke tiuj esperoj estis tro optimismaj,[11] kaj en oktobro la kompanio nuligis siajn planojn mini, anoncante ke eksplora borado identigis nenion komerce valoran[12]. La Australian Securities and Investments Commission (aŭstralia instanco pri investoj) registris akuzojn en januaro 2007 kontraŭ du direktoroj de la kompanio, tiutempe jam renomita Mining Projects Group Ltd, asertante ke ilia konduto estis trompa kaj ke ili partoprenis en komercado per internaj informoj[13]. Tiu proceso estas kvitigita ekstertribunale en julio 2008, kiam ambaŭ flankoj malregistris siajn akuzojn[14]. Alia aŭstralia kompanio, kiu en la 1970-aj jaroj ricevis permesilon esplori por mineraloj ankoraŭ estas aktiva esplori mineralajn deponaĵojn en Niuo.

Politiko redakti

Ekstera politiko redakti

Niuo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Referencoj redakti

  1. Light Reading Mobile - Broadband - World's First WiFi Nation - Telecom News Wire. Unstrung.com. Arkivita el la originalo je 2009-10-19. Alirita 2010-06-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-19. Alirita 2011-09-01.
  2. 2,0 2,1 Encyclopedia Britannica, "Niue"
  3. S. Percy Smith, Niuē-fekai (or Savage) Island and its People, 1903, pp.36-44
  4. Tony Horowitz, Blue Latitudes: Boldly Going Where Captain Cook Has Gone Before, 2002, Chapter 8
  5. Marks, Kathy, "World's smallest state aims to become the first smoke-free paradise island", The Independent, 2008-07-09. Kontrolita 2008-07-21.
  6. http://www.paclii.org/nu/legis/num_act/ca1974188/index.html
  7. Country Information Paper - Niue Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine, Novzelanda Ministerio pri Eksteraj Rilatoj kaj Komerco (New Zealand Ministry of Foreign Affairs and Trade). Aktualigita je 8-a aprilo 2009. Ricevita je 17-a aprilo 2009.
  8. Niue. CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2018-12-31. Alirita 2008-10-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-31. Alirita 2022-01-14.
  9. http://www.reefgroup.co.nz/[rompita ligilo]
  10. http://www.minesandcommunities.org/article.php?a=4544 Australian Company Renews Interest In Chance Of Niue Uranium Published Date: 16-08-2005
  11. Yamarna loses passion for Niue's uranium, The Age, 2005-09-06. Retrieved 2007-12-24.
  12. NIUE: No Mineable Uranium, Says Exploration Company[rompita ligilo], Pacific Magazine, 2005-11-03. Retrieved 2007-12-24.
  13. url=http://www.asic.gov.au/asic/asic.nsf/byheadline/07-13+ASIC+takes+action+against+directors+of+melbourne+mining+company?openDocument Arkivigite je 2011-03-23 per la retarkivo Wayback Machine ASIC takes action against directors of Melbourne mining company, Australian Securities and Investments Commission, 2007-01-23, konsultita la 2007-12-24.
  14. url=http://www.asic.gov.au/asic/asic.nsf/byheadline/08-148+ASIC+discontinues+proceedings+against+directors+of+Melbourne+mining+company?openDocument Arkivigite je 2011-03-23 per la retarkivo Wayback Machine ASIC discontinues proceedings against directors of Melbourne mining company, Australian Securities and Investments Commission, 2008-07-04, konsultita la 2008-09-04.

Eksteraj ligiloj redakti