Nivelo povas referenci al:

  • Ĝenerale nivelo referencas al "alteco" relativa aŭ proporcia al alia alteco; ĝenerale oni uzas kiel referencpunkton ian bazon. Kiam la alteco estas geografia, oni nomigas ĝin altitudo kaj la referencpunkto estas la marnivelo. Laŭ Francisko Azorín nivelo estas Alteco de io rilate difinitan surfacon.[1] Li indikas etimologion el la latina libella, el libra (egalpezo, nivelo). Kaj li aldonas la terminojn niveli, por horizontaligi ion laŭ dezirata nivelo, trovi la nivelon de punkto aŭ punktaro; nivelilo, por ili por determini ĉu estas horizontala linio aŭ ebeno: aerbula nivelo, tubnivelo, masonnivelo; nivellinio, por samnivela linio.[2]
  • La marnivelo estas la nivelo de la mara surfaco.
  • Oni povas mezuri nivelojn ankaŭ de sonaj, akustikaj kriterioj.
  • Energinivelo estas diskreta energio kiu apartenas al kvantuma stato de sistemo (precipe de atomo) je certa energio (energistato).
  • Nivelo de subteraj akvoj.
  • Nivelo povas ankaŭ havi signifon en informadiko: ekzemple ĉe altnivela programlingvo

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 150.
  2. Azorín, samloke.