Nobel-premiitinoj

Listartikolo en Vikipedio

Nobel-premiitinoj ĝis 2023, Nobel-Premioj estis aljuĝitaj al 894 viroj, 64 virinoj (Marie Curie gajnis ĝin dufoje), kaj 27 unikaj organizoj.

Marie Curie estas unu el malmultaj personoj kaj la sola virino, kiu estis premiita de du Nobel-Premioj.

Premiitinoj redakti

La distribuo de virinoj Nobel-premioj estas jene:

  • Dek naŭ virinoj gajnis la Nobel-pacpremion,
  • Dek sep gajnis la Nobel-premion pri Literaturo,
  • Dek tri gajnis la Nobel-premion pri Fiziologio aŭ Medicino,
  • Ok gajnis la Nobel-premion pri kemio,
  • Kvin gajnis la Nobel-premion pri Fiziko,
  • kaj tri gajnis la Nobel-Premion pri Ekonomiaj Sciencoj.

La unua virino gajninta Nobel-premion estis Marie Curie, kiu gajnis la Nobel-premion pri Fiziko en 1903 kun sia edzo, Pierre Curie kaj Henri Becquerel. Curie ankaŭ estas la sola virino gajninta plurajn Nobel-Premiojn; En 1911, ŝi gajnis la Nobel-premion pri Kemio. La filino de Curie, Irène Joliot-Curie, gajnis la Nobel-premion pri Kemio en 1935, igante la du sola patrino-fila paro gajninta Nobel-Premion.

La plej Nobel-Premioj al virinoj ricevitaj en unu jaro estis en 2009, kiam kvin virinoj iĝis laŭreatoj en kvar kategorioj.

La plej lastatempaj virinoj gajnintaj la Nobel-premion estis Claudia Goldin pri Ekonomio, Narges Mohammadi pri Paco, Anne L'Huillier pri Fizkiko kaj Katalin Karikó pri Medicino en (2023). Carolyn Bertozzi en Kemio kaj Annie Ernaux en Literaturo (2022), Maria Ressa en Paco (2021), Andrea M. Ghez en Fiziko, Emmanuelle Charpentier kaj Jennifer Doudna en Kemio, kaj Louise Glück pri Literaturo (2020), Esther Duflo en Ekonomiaj Sciencoj (2019), Donna Strickland pri Fiziko, Frances Arnold pri kemio, Nadia Murad pri paco, kaj Olga Tokarczuk pri Literaturo (2018).

Seksa malegaleco redakti

 
Estis totalo de 57 Nobel-premiitinoj kompare kun 873 Nobel-virpremiitoj. Plej Nobel-premiitinoj ricevis sian premion en la paca kaj literatura kategorioj. Marie Curie estis la unua virino kiu ricevis la Nobel-premion, en 1903, kaj la nura virino kiu ricevis ĝin dufoje. En la grafiko viroj en verda koloro kaj virinoj en viola.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nobel-premio.

Ĉe la plej prestiĝaj premioj en la fakoj STEM (scienco, teknologio, inĝenierado kaj matematiko), nur malgranda proporcio estis havigitaj al virinoj. El 210 premiitoj en Fiziko, 181 en Kemio kaj 216 en Medicino inter 1901 kaj 2018, estis nur tri premiitinoj en fiziko, kvin en kemio kaj 12 en medicino.[1][2][3][4] Faktoroj proponitaj kiel kontribuintaj al la malegaleco inter tio kaj la preskaŭ egaleca homa seksa proporcio estas la tendencemaj nomumoj, la pli malmultaj virinoj ol viroj estantaj aktivaj en elstaraj fakoj, Nobel-premioj tipe atribuitaj jardekojn post la faro de la esplorado (respegulante tempon en kiu seksa tendenco en elstaraj fakoj estis pli granda), pli granda prokrasto en la atribuo de Nobel-premioj por atingoj de virinoj konsiderante iliajn longvivecon gravan faktoron ĉe virinoj (oni ne povas esti nomumita al Nobel-premio postmorte), kaj tendenco neglekti virinojn se temas pri kunhavon de Nobel-premioj.[5][6][7][8][9][10]

Listo de premiitaj virinoj redakti

Nobel-Premio pri Fiziko redakti

Nobel-Premio pri Kemio redakti

Nobel-Premio pri Fiziologio aŭ Medicino redakti

 
Tu Youyou.

Nobel-Premio pri Literaturo redakti

 
Selma Lagerlöf en 1909.

Nobel-Premio pri Paco redakti

 
Tawakkul Karman , Leymah Gbowee kaj Ellen Johnson Sirleaf rilate al la donado de la Nobel-premio pri paco en 2011.

Nobel-Premio pri Ekonomio redakti

Notoj redakti

  1. Nobel Prize Facts, Nobel Foundation, 2014. (alirita la 29an de Oktobro 2014)
  2. (2015) A Complex Formula: Girls and Women in Science, Technology, Engineering and Mathematics in Asia. Parizo: UNESKO, p. 23. ISBN 978-92-9223-492-8.
  3. Nobel Prize in Chemistry Nobel Foundation 2018 (alirita la 3an de Oktobro 2018)
  4. Nobel Prize in Physiology or Medicine Nobel Foundation 2018. (alirita la 3an de Oktobro 2018)
  5. "Nobel Prizes still struggle with wide gender disparity", CBC News, 1a de Oktobro 2018. (angle)
  6. Feeney, Mary K. . “Why more women don't win science Nobels”, The Conversation (en). Alirita 12a de Decembro 2018.. 
  7. The Nobel Prize committee explains why women win so few prizes (angle). Alirita 12a de Decembro 2018.
  8. Devlin, Hannah, "Why don't women win Nobel science prizes?", 6a de Oktobro 2017. (en-GB)
  9. Rose, Hilary. (1994) Love, Power, and Knowledge: Towards a Feminist Transformation of the Sciences (angle). Indiana University Press. ISBN 978-0253209078.
  10. Siegel, Ethan (18a de Oktobro 2018). “These 5 Women Deserved, And Were Unjustly Denied, A Nobel Prize In Physics”, Medium. Alirita 12a de Decembro 2018.. 
  11. [1]
  12. [2]
  13. 13,0 13,1 [3]
  14. https://www.bbc.com/mundo/noticias-63066647
  15. https://www.bbc.com/mundo/articles/cp64kj982yro
  16. [4]
  17. https://www.bbc.com/mundo/noticias-63157985
  18. https://www.bbc.com/mundo/articles/crg1n5z0qzko
  19. [5]
  20. [6]