Noktoklubo estas entrepreno gastiganta por komuna distro, kaj funkcias ĉefe en fermita halo je horoj de la malfrua nokto kaj semajnfine. Multaj kluboj havas ripetajn klubnoktojn en malsamaj semajnotagoj. Plej multaj kluboj fokusiĝas al aparta ĝenro aŭ sono por markaj efikoj.

Noktoklubo Felix en Berlino

Tiu tipo de distro estas forte asociita kun la liberala okcidenta kulturo. En multaj ne okcidentaj landoj tiuj entreprenoj estas laŭleĝe malpermesitaj kaj se okzistas devas esti kaŝitaj, kiel la Prohibicio dum la intermilita periodo en Usono. Je la komenco de la 21-a jarcento, inter la plej famaj estas en la ĉefurboj de eŭropo, kaj ankaŭ servas kiel allogaĵoj al, kutime junaj, eksterlandaj turistoj.

Akcepto al la klubo kutime implicas kotizon, kaj foje okazas selekcio ĉe la enirejo, kaj iuj noktoklubaj pordistoj, pli precize elĵetisto, ne enirigas homojn kun neformala vesto aŭ bandvesto kiel parto de vestregularo. Multaj noktokluboj funkciigas "gastliston", kiu permesas al iuj ĉeestantoj eniri la klubon senpage aŭ kun reduktita kotizo. Kutime fotiloj ankaŭ estas malpermesata, ĉar al la klientoj gravas sian privatecon kiam ili distriĝis aŭ eble estas kompromitaj.

Multaj noktokluboj brulege muzikumas, kaj inter la la oftaj kaj tipaj muzikstiloj estas elektronika muziko, trenco, hiphopo, dancmuziko kaj popmuziko, kiel en diskoteko. Sed ankaŭ povas esti pli trankvila kaj intima ĵazklubo. Tiuj kluboj estis sufiĉe gravaj en disvolviĝanta popola kulturo de usono en la 20-a jarcento.

La muziko povas esti prezentita vive aŭ miksita surbende de DJ, Diskĵokeo. Foje, ili ankaŭ inkluzivas starkomediostriptizon. La klubo ankaŭ havas dancejon, kutime situata en la centro, sur kiu vizitantoj dancas komune, kaj trinkejon, kiu provizas trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kutime kun aldona kosto.

Iuj noktokluboj estas fakte loko de erotika distro (kun gastigantinoj, putinoj aŭ kun striptizaj spektakloj), tiele ke tre ofte la termino Noktoklubo estas eŭfemismo por putinejo. Noktokluboj ĉefe troviĝas en pli grandaj urboj, sed pli porprostituaj seksumaj ejoj troviĝas ĉefe ĉe ŝoseoj, kie ili allogas ĉefe veturantojn kiaj kamionistoj aŭ aliaj, kiuj kompreneble veturas for de hejmo foje dumlonge.

Granda afero, kiu fontas de drinkado kaj drogmanio en noktokluboj, estas transportado. Privataj aŭtoj estas la plej elstara transportmaniero al kaj de noktokluboj, kaj la uzo de drogoj kaj alkoholo en noktokluboj laŭstatistikoj pliigas la nombron de riskaj kondutoj, kiel veturado sub la influopetveturado sub la influo. Parto de la veturantaj klientoj, malgraŭ trinki malpli ol ne-veturantaj klientoj, ankoraŭ observas, ke ili havas alkoholnivelojn super la laŭleĝa sojlo post nokto en noktoklubo.

Vidu ankaŭ redakti