Noktomezo estas la horo, kiam finiĝas la diurno kaj komenciĝas nova, en la plejmultaj okcidentaj kulturoj.

Afiŝado redakti

 
Vekhorloĝo afiŝante 24:00 anstataŭ 00:00 kiel kutime

En la 24-hora afiŝsistemo, noktomezo estas la lasta kaj la unua horo, ĝi foje estas montrita kiel 24:00, sed kutime kiel 00:00.

En la 12-hora afiŝsistemo, uzita en anglalingvaj landoj, noktomezo estas montrita kiel "12:00 a.m.", "12:00 p.m." estante tagmezo. Sed ne ĉiuj konsentas pri tio, ĉar "a.m." signifas ante meridiem (antaŭ tagmezo) kaj "p.m." post meridiem (post tagmezo), kaj tagmezo troviĝas ja nek antaŭ, nek post tagmezo.

Traditicioj redakti

Novjaro

Noktomezo estas momento tre atendata dum Silvestro, la festo de la jarfino. Tiam oni kisas unu la alian, aŭskultas la dekdu sonojn de noktomezo (en Hispanio je ĉiu sono oni forglutas vinberon), oni tostas kun ĉampanjo, telefonas al familianoj kaj amikoj, sendas tekstmesaĝojn kaj lumigas fajraĵojn.

Kristnasko

La noktomeza meso estas tradicia katolika diservo dum la sankta vespero antaŭ Kristnasko tago.

Limhoro

Ofte, la gepatroj donas noktomezan permeson al siaj geinfanoj : ili rajtas sin amuzi eksterdome, sed devi hejmenreveni antaŭ noktomezo.

Magia kaj timiga horo

Noktomezo estas la horo de transformiĝoj, de sorĉistoj kaj lupfantomoj.

Ĝi estas ankaŭ la krimhoro en krimromanoj.

En Kulturo redakti

En la norda hemisfero "noktomezo" havas antikvan geografian ligon kun la nordo (kiel estas tagmeze kun la sudo). La moderna pola lingvo kaj ukraina konservas la ligon per siaj vortoj uzataj por noktomezo ("północ", "північ" - laŭvorte "noktomeze"), kio plu signifas nordon.

En la fama popola fabelo Cindrulino, feino helpas Cindrulinon atingi la balon per magio : ŝi transformas la vestojn de la eluzitaj servistinoj de Cindrulino en spektaklan festrobon, ŝiajn ĉifonajn ŝuojn en vitrajn ŝuojn, kaj kukurba ŝelo fariĝas luksa kaleŝo . La feino avertas Cindrulinon, ke ĝuste noktomeze, post kiam la pendola horloĝo sonas dek du, la magio eksvalidiĝos kaj la objektoj revenos al sia originala formo.

Noktomeza bluo redakti

La koloro noktomeza bluo estas difinita de la eroj RVB (ruĝa, verda, blua) de la adicia sintezo (25, 25, 112). En komputilo, tiu koloro estas parto de la bazaj koloroj kaj nomita noktomeza bluo (midnight blue).

La koloro noktomeza bluo: