La genro Athene enhavas du aŭ kvar vivantajn speciojn de etaj strigoj, ankaŭ nomitaj noktuoj. Tiuj birdoj estas etaj, brunblanke punktitaj, kun flavaj okuloj kaj blankaj brovoj. Tiu genro troviĝas en ĉiu kontinento escepte Aŭstralio, Antarkto, kaj Subsahara Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Noktuoj
Noktuo
Noktuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Athene
Boie, 1822
specioj

Athene blewitti
Athene brama
Athene cunicularia
Athene noctua

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nombro de ĉefe insulaj reprezentantoj de tiu genro esta skonataj nur pro fosiliajsubfosiliaj restaĵoj:

  • Athene megalopeza (fosilio; malfrua Plioceno de Rexroad, OkC Usono) - foje lokita en Speotyto
  • Athene veta (fosilio; frua Pleistoceno de Rebielice, Pollando)
  • Athene angelis (fosilio; Meza - malfrua Pleistoceno de Castiglione, Korsiko)
  • Athene trinacriae (Pleistoceno)
  • Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Barbudo, Karibio) - foje lokita en Speotyto
  • Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Kajmanoj, Karibio) - foje lokita en Speotyto
  • Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Jamaiko, Karibio) - foje lokita en Speotyto
  • Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Mona Insulo, Karibio) - foje lokita en Speotyto
  • Athene cf. cunicularia (fosilio; Pleistoceno de Puerto-Riko, Karibio) - foje lokita en Speotyto
  • Kreta strigo, Athene cretensis (prahistoria birdo; Kreto, Mediteraneo)

La Kreta strigo estis nefluga aŭ preskaŭnefluga formo kiu estis pli ol 50 cm alta. Ĝi formortiĝis tiuj post kiam la insulo de Kreto iĝis loĝata de homoj.

Fosiliaj restaĵoj de malfrua Mioceno el Rudabánya (NOr Hungario) estis provizore atribuitaj al tiu genro (Bernor et al. 2002). Konsiderante la fosilian teritorion de Athene kaj la misatribuado de multaj strigedoj de la Mioceno en Eŭropo, ĝi povus esti baza membro de la nuna genro aŭ eĉ ne aparteni ĉi tie. La supozita specio "Athene" murivora estas la nmo donita al la subfosiliaj ostoj de masklo de Rodrigesa strigo.

Referencoj redakti

  • Bernor, R.L.; Kordos, L. & Rook, L. (eds): Recent Advances on Multidisciplinary Research at Rudabánya, Late Miocene (MN9), Hungary: A compendium. Paleontographica Italiana 89: 3-36. PDF plena teksto