Nonny de la Peña

usona ĵurnalisto

Nonny de la Peña estas usona ĵurnalistino, entreprenistino, dokumenta filmistino kaj konata kiel la baptopatrino de la virtuala realeco by Forbes[1] ĉar ŝi estas unu el la plej influaj pioniroj en tiu medio kaj volas instigi homojn pli facile alpaŝi kreadon de filmetoj en VR helpe de krea platformo uzante la VR-apon Reach kiu kvazaŭ estas kombino de volumetra YouTube kaj volumetra iMovie[2]. Ŝiaj multaj dokumentaj filmoj kiel "Hunger in Los Angeles", "After Solitary", "Project Syria", "Use of Force" aŭ "Greenland melting" kiuj estas dokumentaj filmoj en virtuala realeco kaj helpis formi novan formon de ĵurnalismo konata kiel immersive journalism (merga ĵurnalismo), kiu estas estas speco de ĵurnalismo en kiu teknologioj de 3D kaj virtuala realeco kreas la efikon esti en la kerno de specifa loko, priskribita en novaĵoj, raportoj aŭ dokumentaj filmoj. Ĝi permesas al la spektantaro vidi kaj aŭdi ĉion el ĉeestanta perspektivo alirante virtualan version de la loko kie objektoj, homoj, sonoj kaj sentoj estas fidele rekreitaj kun la celo krei empatian engaĝiĝon ĉe la spekantaro. Tial ŝi ankaŭ estis enplektita en la VR-instalaĵo de Lena Herzog[2]: Last Whispers: An Immersive Oratorio[3]. Ŝi estas membro de la direktoraro de BAFTA virtuala realeco. Nonny de la Peña gajnis multajn premiojn.

Nonny de la Peña
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (61-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo ĵurnalisto • entreprenisto • filmreĝisoroscenaristo
vdr

Referencoj redakti

  1. (en) Knoepp, Lilly. "Forget Oculus Rift, Meet the godmother of VR". Forbes.
  2. 2,0 2,1 (en) Whitney Spencer, Sundance 2019: The Empathy of Virtual Reality, Rogertebert.com, la 5-an de februaro 2019.
  3. (en) Novigoj en AI alportas bonajn kaj malbonajn novaĵojn por indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj, Rising Voces, la 25-an de majo 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Virtuala realeco

3D spacoj

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Lena Herzog ĉe UNESKO: Enkonduko kaj prezentado de la LAST WHISPERS, VIMEO

(en) VR-platformo Reach, filmeto