Nor Haĝn (armene: Նոր Հաճն ), estas urbo kaj urba urba komunumo en la provinco Kotajko de Armenio, fondita en 1953. La urbo situas sur la dekstra bordo de la rivero Hrazdan, okcidente de la kanjono Arzni, en la tuja proksimeco de la kanalo Arzni-Ŝamiram.

Preĝejo de Nor Haĝn.

Laŭ la censo, (2011) Nor Hachn havis 9,307 loĝantojn. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro estas ĉirkaŭ 8400.

Etimologio redakti

La urbo nomiĝas Nor Haĝn, kun la signifo Nova Haçin, memore al la armena urbo Haçin en Kilikio, kie grupo de lokaj fidajoj organizis militan reziston kontraŭ la turkaj trupoj en 1920.

Antaŭ la armena genocido en 1915, Haçin havis 35 000 loĝantojn, el kiuj 30 000 armenoj kaj la ceteraj estis precipe turkoj. Plej multaj armenoj estis aŭ amasmurditaj aŭ kondukitaj al la koncentrejoj Deir ez-Zor en la siria dezerto. Post la Armistico de Mudros en 1918, Kilikio fariĝis protektorato de Francio kadre de la Triopa Entento. Sekve, proksimume 8,000 postvivantoj de Armena genocido revenis al Haçin post la retroiro de la otomanaj trupoj. Tamen la francaj trupoj forlasis Kilikion en 1920, pavimante la vojon al la antaŭeniĝo de la turkaj trupoj gvidataj de Mustafa Kemal. La 1-an de aprilo 1920, turkaj trupoj gvidataj de Kemal Doğan lanĉis ofensivon kontraŭ la armenoj de Haçin, kiuj organizis militan reziston, kiu daŭris ĝis la 15-a de oktobro 1920, kiam la turkoj okupis la tutan urbon. La plej multaj el la ceteraj 6 000 armenoj estis murditaj aŭ mortigitaj dum la militaj operacioj. La pluvivaj 365 armenoj de Haçin rifuĝis en Halepo kaj Libano.

Historio redakti

 
Memorejo de la rezistado de Haçin situanta en Nor Haĝn, inaŭgurita en la jaro 1974
 
Nor Haĝn

La geografia situo de la nuna Nor Haĝn rilatas al la situo de la historia Kotajka kantono de la provinco Ajrarato de la antikva Granda Armenio.

En 1953, malgranda loĝloko estis fondita proksime al la vilaĝo Arzni por gastigi la laboristojn de la proksimaj akvoenergiaj centraloj, ĉefe la Arzni-Hidrocentralo malfermita en 1956. Poste la loĝloko populare nomiĝis "Silovoj" nomo de la elektrogeneratoro). Kun la starigo de la fabriko pri ŝtono-prilaborado "Sapfir" en 1958, kune kun multaj aliaj industriaj fabrikoj oni disvolvis planitan urbon en la regiono de Silovoj-setlejo. Dum la 1960-aj jaroj, la nova setlejo nomiĝis Nor Haĝn (Nova Haçin) memore al la armena urbo Haçin en Kilikio (nuntempe konata kiel Saimbeyli en nuntempa Turka Respubliko)..[1]

Inter 1988 kaj 1990, 374 armenaj rifuĝintoj el Azerbajĝano estis transloĝigitaj en Nor Haĝn.

Nor Haĝn antaŭe estis grava industria centro ene de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Tamen, post la sendependiĝo de Armenio en 1991, tre malmultaj industriaj plantoj pluvivis en la urbo. La urbo estas hejmo de la fabriko pri prilaborado de diamantoj "Lori" ekde 1992. La alia; Diamanta prilaborejo "Ŝoghakn" estis fermita en 2007.[2]

Geografio redakti

Nor Haĝn situas en provinco Kotajko ĉe la dekstra bordo de rivero Hrazdan, 20 km norde de ĉefurbo Erevano . Ĝi havas mezan altecon de 1,920 metroj super la marnivelo. Monto Hatis situas ĉirkaŭ 12 km oriente de Nor Haĝn, dum la Monto Ara estas ĉirkaŭ 13 km nordokcidente de la urbo.

Nor Haĝn limas kun la vilaĝo Arzni kaj la urbo Bjureghavan oriente, la vilaĝo Nor Geghi norde, la vilaĝo Nor Artamet okcidente kaj la vilaĝo Getamej sude. La trejnada flughaveno de Jeghvard situas okcidente de Nor Haĝn.

La klimato de Nor Haĝn estas kontinenta kaj seka kun relative varmaj someroj kaj ekstreme malvarmaj vintroj.

Demografio redakti

 
Preĝejo Sankta Savanto

Nor Haĝn estas ĉefe loĝata de armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La Preĝejo Sankta Savanto konsekrita en julio 2015 estas la ĉefa preĝejo de la urbo. Projektita de la fama arkitekto Artak Ghuljan, la preĝejo estis konstruita per donacoj de Gagik Carukjan. Prezidanto Serĵ Sargsjan kaj Katolikoso Garegino la 2-a ĉeestis la konsekran ceremonion.  La Preĝejo de la Sankta Savanto estas sub la jurisdikcio de la Diocezo de Kotajko..[3]

Inter 1988 kaj 1990, 374 armenaj rifuĝintoj el Azerbajĝano estis transloĝigitaj en Nor Haĝn.

Jen la loĝantara templinio de Nor Haĝn ekde 1959:

Jaro 1959 1975 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 1,406 5,671 11,091 11,300 10.168 9.307 8.400

Kulturo redakti

 
Statuo de Mecn Murad, gvidanto de la armena milico kaj aktivisto kontraŭ la otomanoj, denaskulo de Haçin

La statuo de Mecn Murad, ĉefa armena fidajo kaj aktivulo kontraŭ la otomanoj, apartenanta al Haçin Nor Haĝn havas multajn kulturajn instituciojn, inkluzive de centra biblioteko, artlernejo kiu estis malfermita en 1968 kaj kulturdomo malfermita en 1971.

En 1974, monumento al la Haçin-rezisto estis starigita en Nor Haĝn. Ĝi estis projektita de arkitekto Rafael Israeljan. La monumento enhavas la muzeon "Historio de la Armenoj de Kilikio", funkcianta ekde 1978. La muzeo prezentas la historion de la Armena reĝlando en Kilikio, la kulturon de la Kilikia regiono, same kiel la historion de Haçin kaj la rezisto kontraŭ la otomanoj en 1920. La muzeo estas direktita de la urbestraro.

Ĉiujare, la 2an dimanĉon de oktobro, armenoj el la tuta mondo, ĉefe posteuloj de historia Haçin, kolektiĝas en Nor Haĝn por memorfesti la 1920-an Haçin-rezistadon.

Transportado redakti

Vojoj redakti

La H5-aŭtovojo iras laŭ la okcidenta flanko de la urbo, ligante ĝin kun pli granda M4-aŭtovojo kondukanta al Erevano.

Aero redakti

Arzni-flughaveno, gastiganta la Militistan Universitaton Armenak Ĥanperjanc situas en okcidenta Nor Haĝn. Ekzistas diversaj trejnaj aviadiloj kaj helikopteroj postenigitaj ĉe la bazo sur unu el la aŭtoveturejoj, dum konsiderinda nombro da militistaj veturiloj kaj artilerio situas sur la alia aŭtoveturejo.

Fervojo redakti

Nor Haĝn estas ligita al la fervojo Erevano-Hrazdan per malgranda fervoja stacidomo sude de la urbo.

Ekonomio redakti

Nor Haĝn estas fama pro siaj diamantotondaj plantoj kun multaj entreprenoj inkluzive de: la fabriko "Ŝoghakn" fondita en 1958, la fabriko "Andranik" fondita en 1994, la fabriko "Arevakn" fondita en 2000, kaj la fabriko "Agates" fondita en 2001 .

Edukado redakti

Nor Haĝn estas hejmo de 1 antaŭlerneja infanĝardeno, 4 bazlernejoj kaj 1 mezlernejo.

La urbo estas hejmo de la Armea Aviada Universitato Armenak Armenak Ĥanperjanc de la Ministerio pri Defendo de Armenio, funkcianta ekde 1992. La fakultato pri ĝenerala edukado de la universitato provizas bazajn inĝenieriojn kaj ĝeneralajn militistajn sciojn, dum la aliaj 3 fakultatoj estas fakiĝintaj pri aviado kaj kontraŭaviadila militado. [4]

Sporto redakti

Hachn FC estis futbala klubo de Nor Haĝn, kiu kutimis ludi siajn hejmmatĉojn ĉe la Urba Stadiono de Nor Haĝn kun kapacito por 5.000 sidlokoj. La klubo malfondiĝis komence de 1997 pro monaj malfacilaĵoj kaj nuntempe estas neaktiva pro profesia futbalo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti