Nora Barnacle (21-an de marto 188410-an de aprilo 1951) estis muzinspiro kaj edzino de la verkisto James Joyce.

Nora Barnacle
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1884 (1884-03-21)
en Galivo
Morto 10-an de aprilo 1951 (1951-04-10) (67-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Tombejo Fluntern
Lingvoj irlandaangla
Ŝtataneco IrlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o James Joyce
Amkunulo James Joyce
Infanoj Lucia Joyce • Giorgio Joyce
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Ekvivo redakti

Nora Barnacle naskiĝis en Galway, Irlando, el patro bakisto en Connemara, 38jaraĝa kaj analfabeto kiam Nora naskiĝis. Ŝia patrino estis Annie Honoria Healy, 28jaraĝa kaj modistino.

Nora loĝis kun la patrinflanka avino, Catherine Mortimer Healy kaj en 1896, Nora finis lernadon eklaboris kaj iris loĝi kun sia patrino kaj sia onklo, Tom Healy, ĉe No.4 Bowling Green, Galway. Post du bedaŭrindaj amaferoj, kiuj finis per mortoj de la viroj, ŝi ricevis famon de virmurdistino, inter siaj geamikoj, kion poste Joyce metos en la fina rakonto de Dubliners, nome The Dead, Pri tiuj aferoj.

Jam en Dublino, ŝi renkontis kun Joyce la 10an de junio 1904 kaj la 16an de junio ili jam havis sian unuan amaferon. Tiu dato poste estos elektita por la romano de Joyce Uliso, kaj estos konata kaj celebrata tutmonde kiel Bloomsday. Ili gedziĝos en 1931[1] kaj pluvivis kune ĝis la morto de Joyce.

Rilato kun Joyce redakti

Nora kaj James havis tre kompleksan rilaton. Ili havis tre diferencajn personecojn, emojn kaj kulturajn interesojn. Dekomence ili amis sin unu la alain pasie laŭ pruvas la ardaj leteroj kiujn ili interŝanĝis.[2]

Referencoj redakti

  1. "James (Augustine Aloysius) Joyce Biography (1882–1941)". Kontrolita 2007-08-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-08. Alirita 2014-06-30.
  2. Maddox, Brenda. Ah yes - but what ever happened to Nora's side of the correspondence?. The Guardian (8a Julio 2004). Alirita 31a de Majo 2013.

Eksteraj ligiloj redakti