Noradrenalino

kemia kombinaĵo
Norepinefrino
Plata kemia strukturo de la
Norepinefrino
Tridimensia kemia strukturo de la
Norepinefrino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Norepinefrino
  • (R)-3,4-dihidroksifenil-etanolamino
  • (R)-2-amino-1-(3,4-dihidroksifenil)-etanolo
  • 4-[(1R)-2-amino-1-hidroksietil]-benzen-1,2-diolo (IUTAK)"
Kemia formulo
C8H11NO3
CAS-numero-kodo 51-41-2
ChemSpider kodo 388394
PubChem-kodo 439260
Merck Index 15,6784
Fizikaj proprecoj
Aspekto mikrokristaloj
Molmaso 169.1778 g·mol-1
Denseco 1.4g cm−3
Fandpunkto 191 °C
Bolpunkto 402.6 °C
Acideco (pKa) 9.5[1]
Solvebleco Akvo:12.5 mg/L
Mortiga dozo (LD50) 7.37 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R26/27/28 R41
Sekureco S28 S36/37/39 S45 [3]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H302, H310, H318, H330[4]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P262, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P304+340, P310, P320, P321, P330, P361, P363, P403+233, P405, P501[5]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Noradrenalinonorepinefrino estas unuflanke nervotransigilo kaj aliflanke hormono precipe produktata en la surrena glando. Temas pri biogena amino el la grupo de kateĥolaminoj.

Pli grandaj kvantoj de noradrenalino en la homa sango troveblas lige al la malsanoj de kora misfunkcio kaj de feokromocitomo.

Biosintezo redakti

Noradrenalino produktiĝas en la du surrenaj glandoj kaj en la nerva sistemo el dopamino helpe de la enzimo dopaminhidroksilazo. Kiel koenzimo, vitamino C ludas rolon.

Noradrenalino kiel medikamento redakti

Noradrenalino sub la komerca nomo Arterenol® singarde ankaŭ aplikiĝas kiel medikamento en intensa medicino. Ĝi valoras en la terapio de la sekvaj krizaj malsanoj:

Kutime ĝi iom-post-iom helpe de doziga elektra pumpilo injekciiĝas en vejnon. Oni uzu kiom eble malplej da noradrenalino, ĉar la substanco malfaciligas al la koro la pumpan laboron, malvastigante ĉiujn angiojn. Ĉefa celo de la dozigo estas la vivteno de sufiĉa produkto de urino en la renoj, por eviti enkorpan veneniĝon. Ofte la donon de noradrenalino en intensa medicino akompanas la aldona dono de signifa kvanto da likvo en vejnon, por enkorpe havi sufiĉe grandan sangovolumon.

Loke la medikamento, ofte kune kun loka maldolorigilo, aplikiĝas cele al la evito de sangofluo ĉe operacioj.

Alternative aplikeblas adrenalino, aparte se la pulsokrekvenco malaltas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti