Nord-Vjetnamio

eksa komunisma ŝtato (1945–1976)

Nord-Vjetnamio, ankaŭ nomiĝis la Vjetnama Demokratia Respubliko (mallongigite VDR) ekestis pro la divido de Vjetnamio laŭlonge de la 17-a latitudo en nordan parton, la Vjetnama Demokratia Respubliko sub gvidado de Ho Chi Minh kaj sudan parton sub prezidento Ngô Đình Diệm laŭ la rezultoj de la Ĝeneva Konferenco de la 21-a de julio 1954. Nord-Vjetnamio estis parto de la Orienta Bloko - la tiel nomata "Dua mondo".

Nord-Vjetnamio
2-a de septembro 1945 – 2-a de julio 1976

historia lando • lando • sinproklamita ŝtato • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Việt Nam Dân Chủ Cộng Hòa
Vjetnama Demokratia Respubliko
oficiala lingvo vjetnama
ĉefurbo Hanojo
ŝtatestro Tôn Đức Thắng
ĉefministro Pham Van Dong
areo 158 750 km²
nombro de loĝantoj 22 480 000 (1973)
loĝdenso 142 loĝantoj po km²
malneta nacia produkto
pokape
100 USD
ŝtata sendependeco
- deklarita

- internacie rekonita
- ŝtato malfondita
de Francio
2-an de septembro 1945
1954
la 2-an de julio 1976
valuto Đồng
tempozono UTC +7
nacia himno Tiến Quân Ca

Historio redakti

La dua mondmilito finiĝis la 2-an de septembro 1945 kaj la saman tagon Ho Chi Minh, la gvidanto de la vjetnamaj partizanaj taĉmentoj, proklamis memstaran ŝtaton – Vjetnaman demokratian respublikon (VDR).

Vjetnamio estis en la tempo de la dua mondmilito okupata per Japanio. Sed formale ĝi frunte de Vjetnamio staris imperiestro Bao Dai. Tiu estis la 20-an de septembro 1945 devigita rezigni. Kiam Ho Ĉi Min proklamis la sendependan ŝtaton, li apogis sin je subteno de sia movado, Vjetnama ligo por la sendependeco (Vietminh). Tiu estis fondita de Ho Chi Minh dum lia ekzilo en Ĉinio en la jaro 1941. Je du jaroj pli poste la movado transŝoviĝis en Vjetnamion. Ĝi estis subtenata de aliancanoj dum bataloj kontraŭ japanoj.

...

La 30-an de aprilo 1975 Sud-Vjetnamio senkondiĉe kapitulaciis post 30-jara milito pri la lando kaj la 2-an de julio 1976 la norda kaj suda parto sub la nomo Socialisma Respubliko Vjetnamio reunuiĝis.

 
mapo de Nord-Vjetnamio