La Nordalianco estis kuniĝo de diversaj afganaj grupoj (la plej multaj el ili taĝikoj) por kontraŭbatali la talibanojn. Ĝi estis fondita en marto 1992 kiel milita ligo por liberigo de Afganio kaj konsistis el iamaj islamaj geriloj kaj el aliaj etnaj grupoj.

Trejnantaj soldatoj de la Nord-alianco en 2001.

Ili estis komandataj de Ahmad Ŝah Masud kaj nomis sin Nacia islama unueca fronto de Afganio, sed, pro ilia ĉefa teritorio en la nordo estis ĉiam nomataj Nordalianco. Kvankam ĝi disponis pri malmulta subteno ĉe la plej granda popolparto de Afganio, la paŝtunoj, sed ĝi estis oficiale agnoskita de la Unuiĝinta Naciaro kaj per tio prezentis la legitiman registaron de Afganio. La Nordalianco volis nacian politikon, kion esprimas jam ĝia nomo, kaj ne politikon de internaciaj interesoj pri Afganio. La plej gravaj aliancanoj estis Irano, Barato kaj Rusio.

La Nordalianco akiris en 1992 la regadon de la ĉefurbo Kabulo, sed perdis ĝin en 1996 al la talibanoj. 1998 la Nordalianco regis jam nur etan regionon ĉirkaŭ la urbo Kunduzo.

La politika gvidanto de la Nordalianco estis Burhanuddin Rabbani. La milita gvidanto, Ahmad Ŝah Masud ("la leono de Panĝiro") estis mortigita la 9-an de septembro 2001 de memmortigaj atencantoj.

Post la teror-atencoj la 11-an de septembro 2001 en Usono la Nordalianco batalis ĉe la flanko de la usonanoj. Pro ties aera bombado ili povis rekonkeri la urbon Mazar-i-Ŝarifo la 9-an de novembro 2001. La 12-an de novembro ĝia armeo enmarŝis en Kabulon, la ĉefurbon forlasitan de la talibanoj.