Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj

La nord-pacifikaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la pacifika marbordo de Nordameriko. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono. Kune kun iom da ekoregionoj, la nord-pacifikaj marbordaj arbaroj konstituas la "pacifikajn moderajn pluvarbarojn", tutmondaj 200-regionon.

Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj (Tero)
Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Northern Pacific Coastal Forests [+]
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas mallarĝan zonon de Alasko, inter Pacifika Oceano kaj la plej nordaj Pacifik-Marbordaj Montaroj, kovrante areon de 60 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante ekde Aleksandro-Insularo en sudorienta Alasko laŭlonge de Alaska Golfo ĝis okcidenta Kenaj-Duoninsulo kaj orienta Insulo Kodiak. La ekoregiono pacifik-marbord-montaraj glaĉeroj kaj tundro troviĝas landinterne, je pli altaj altitudoj en Marborda Montaroj. La ekoregiono ricevas multe da precipitaĵo, kiu konsiderinde varias laŭ elmetaĵo kaj altitudo. Ĝi ampleksas kvaronon de la postrestantaj moderaj pluvarbaroj.

Flaŭro redakti

 
Tongasa Nacia Arbaro.

Koniferoj estas la karakterizaj arboj, kaj la superregantaj specioj estas la Sitka-piceo (Picea sitchensis), la okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), kaj la montara cugo (Tsuga mertensiana), kune kun la tordopino (Pinus contorta), la giganta tujo (Thuja plicata), kaj la nootka-kalitropso (Callitropsis nootkatensis). Ejoj kun malbona drenado kaj laŭlonge de riveroj hejmigas foliarbojn, inkluzive de la alno (Alnus spp.), la okcidenta balzampoplo (Populus trichocarpa), kaj la blanka betulo (Betula papyrifera).

Multe de la ekoregiono troviĝas en Tongasa Nacia Arbaro, Ĉugaĉa Nacia Arbaro, kaj Glaĉer-Golfeta Nacia Parko.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 151 da birdospecioj kaj 45 da mamulspecioj [1].

Referencoj redakti

  1. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-01-27.

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono

Eksteraj ligiloj redakti