Norda Jukagira lingvo

Norda jukagira lingvo, ankaŭ konata kiel la tundra jukagira (memnomo Вадун аруу /vadun aruu/), estas unu el du travivantaj jukagiraj lingvoj, kune kun la suda jukagira. Ĝi estas parolata en jukagiraj komunumoj en tundraj regionoj de basenoj de riveroj Kolima kaj Indigirka (ĉirkaŭ koordinatoj 69° N 154° O / 69 °N, 154 °O / 69; 154 (mapo)). Pli frue ĝia areo de disvastigo estis pli vasta kaj inkluzivis basenon de Lena. La nombro de denaskaj parolantoj estas inter 30 kaj 150 homoj, kaj do la lingvo estas rigardata kiel minacata lingvo.

Klasado redakti

Norda kaj suda jukagiraj lingvoj estas du restaĵoj de iam granda familio de paleoaziaj lingvoj, kiu iam estis dominanta en nord-uesta Siberio. La iama areo de ilia disvastigo estas inter riveroj Anadir kaj Lena.[1] Laŭ analizo de plej fruaj evidentaĵoj, oni ankaŭ apartigas en jukagira lingva familio du aliajn, supozeble formortintajn, lingvojn: la ĉuvanan kaj la omokan. Supozeble, tiuj lingvoj formis dialektan kontinuon en la regiono, de kiu nunaj norda kaj suda jukagiraj lingvoj estas ekstremaĵoj.[2]

Norda kaj suda jukagiraj lingvoj ne estas interkompreneblaj. La norda jukagira lingvo havas restaĵon de vokala harmonio, riĉan alutinan morfologion kaj striktan vortordon, en kiu la verbo ĉiam sekvas ĝiajn subjektojn kaj objektojn. Laŭ tiuj ĉi signifoj iuj esploristoj ligas jukagirajn lingvojn kun la uralaj, tiel proponante hipotezan ural-jukagiran lingvaron.[3] La norda jukagira estas aktiva lingvo laŭ kuntekst-specifaj ecoj, kun gramatikaj manieroj esprimi volon aŭ empation en la kunteksto. Tamen, sen aparta fokuso en la kunteksto, frazoj en norda jukagira lingvo povas esti organizataj kiel en akuzativaj lingvoj.

Ortografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo jukagira skribo.

Fonetiko redakti

Vokaloj redakti

Antaŭaj Malantaŭaj
Malvastaj i, iː u, uː
Mezvastaj e, eː
ø, øː
o, oː
Vastaj a, aː

La longaj mezvastaj vokaloj /eː øː oː/ iĝas, laŭorde, diftongoj [ie uø uo] sub akcento.

Konsonantoj redakti

Dulipaj Alveolaraj Palatalaj Velaraj Uvularaj
Plozivaj p b t d k ɡ q
Frikativaj s ʁ¹
Nazaj m n ŋ
Lateralaj l
Trilaj r
Duonvokaloj w j

¹La uvulara frikativo ʁ iĝas voĉa uvulara plozivo ɢ post ŋ.

Fonotaktiko redakti

La silaba strukturo estas KVK (konsonanto-vokalo-konsonanto). Do, ne pli ol unu konsonanto povas esti ĉe la komenco kaj fino de la vorto, kaj ĝis du konsonantoj inter du vokaloj.

Gramatiko redakti

La norda jukagira lingvo havas tre rigoran vortordon: verboj ĉiam estas en la fino de la frazo, substantivoj havas rigorajn kazo-markilojn, adjektivoj ĉiam staras antaŭ substantivoj kaj rilataj propozicioj ĉiam estas antaŭ la ĉefaj.

Apliko de kazoj funkcias en sufiĉe kutima maniero por aktivaj lingvoj, en kiu kazo dependas de semantika rolo de la substantivo, gramatika fokuso kaj animeco de objekto. La lasta, krom kutima distingo inter "vivaj" kaj "malvivaj" estaĵoj, ankaŭ varias je nivelo laŭ interrilatoj de subjektoj de la propozicio: unua aŭ dua persono havas "altan" animecon, kaj la tria la "malaltan".

La normalaj kazoj estas nominativo, akuzativo, dativo, instrumentalo, komitativo, lokativo, ablativo, prolativo kaj transformativo (aparta kazo por indiki la deziratan aŭ bezonatan funkcion de la argumento). Krome, estas aldonaj t.n. "aplikataj" kazoj: la apriora (por nominativaj argumentoj kun "alta" animeco), la neŭtrala (por nominativaj argumentoj kun "malalta" animeco kaj akuzativaj argumentoj kun la "alta") kaj la fokusa (por akuzativaj argumentoj kun gramatika fokuso). Simile, akordo de argumentoj ĉe la verbo ankaŭ dependas je fokuso, animeco kaj humoro de la parolanto.

En la norda jukagira lingvo oni trovas inkorporacion en propozicioj kun refleksaj verboj. Verboj en la lingvo havas gramatikan mekanismon por indiĉi ĉu la verboj havas komunan subjekton, ĉu la agoj estas iumaniere konektaj kaj, se la subjektoj estas malsamaj, la persono (unua aŭ dua kontraŭ la tria) kaj pluraleco de la subjektoj.

Referencoj redakti

  1. Долгих, Борис О. (1960) Родовой и племенной состав народов Сибири в XVII в. Москва: Издательство Академии Наук СССР
  2. Nikoleava, Irina (2008) Chuvan and Omok languages? In: A. Lubotsky et al. (Eds.) Evidence and Counter-Evidence. Festschrift Frederik Kortland. Amsterdam: Rodopi, pp. 313-336.
  3. Collinder, Björn (1940) Jukagirisch und Uralisch. Uppsala: Almqvist & Wiksell.

Eksteraj ligoj kaj literaturo redakti