La Norda (Hungara) Mezmontaro estas geografia regiono en Hungario kaj parte en Slovakio.

Situo de la Norda Mezmontaro en Hungario

Ĝi etendiĝas dum 200 km de la Danubo (Visegrád) ĝis la Tiso (Tokaj), en larĝo de 50–100 km. Ĝiaj altaj pintoj estas Simonka (1092 m, Slovakio) kaj Kékestető (1015 m, Hungario). Ĝin dividas de la Karpatoj la basena serio de la Ipolyság ĝis Kassa.

Gravaj mineraloj estas la bruna karbo, lignito, perlito, noblaj argiloj. La minado de ercoj jam ĉesis tute.

Ĝia dividado okazas laŭ riveroj, riveretoj

  1. Börzsöny
  2. Cserhát
  3. Montetaro Gödöllő
  4. Mátra
  5. Bükk
  6. Cserehát
  7. Montaro Zemplén

La Norda mezmontaro estas la plej malvarma regiono de Hungario (jara averaĝa temperaturo 5–9 °C, precipitaĵo 500–800 mm).

Ĝian naturan plantaron karakterizas kverkoj, nur kelkloke fagoj. Oni kultivas sur la sudaj deklivoj vinberojn (Tokajhegyalja, Eger, Gyöngyös). En ma montaro ekzistas la Naciaj Parkoj Bükk kaj Aggtelek, krom tiuj pluraj medioprotektaj zonoj, areoj. Geografia rezervejo videblas en Ipolytarnóc, kiu estas parto de la Monda heredaĵo.

Ekonomio redakti

La Norda Mezmontaro estas unu el la ĉefaj mapezindustriaj centroj de Hungario. Oni produktas tie elektran energion (Visonta, Kazincbarcika), gravas la ferindustrio (Diósgyõr, Ózd), kemia industrio (Kazincbarcika, Sajóbábony) kaj eĉ konstruaĵa industrio (Hejőcsaba, Bélapátfalva). La regiono - pro malkonstruo de la malpeza industrio - vivas en ekonomia krizo.

La trafikon karakterizas konektoj al Budapeŝto.