La Norda filoskopo, Phylloscopus borealis, estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi estas disvastigata filoskopo en arbaroj de betuloj aŭ miksitaj ĉe akvo tra ties reprodukta teritorio en Fenoskandio kaj norda Azio. Ĝi ekinvadis teritoriojn en Nordameriko, kaj ekreproduktiĝis en Alasko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda filoskopo
Norda filoskopo
Norda filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. borealis'
Phylloscopus borealis
(Blasius,H, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Norda filoskopo

La nesto estas surgrunde en malalta arbusto. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora.

Tiu filoskopo estas tre migranta; la tuta populacio vintras en sudorienta Azio. Ĝi krome havas unu el la plej longaj migradoj de malnovmondaj insektovoraj birdoj.

Tiu estas tipa filoskopo laŭ aspekto, grizecverda supre kaj blankeca sube. Ĝia ununura flugilstrio distingas ĝin el la plej similaj specioj escepte la Verda filoskopo, Phylloscopus trochiloides, kiu tamen havas pli malhelajn krurojn dum la Norda filoskopo havas pli flavecajn al rozkolorajn krurojn, estas iom pli granda ol la alia specio kaj havas pli fortikan, ponardecan bekon, kun malhela pinto en la suba makzelo. Ties kanto estas rapida trilado.

Tiu palearktisa specio ĉeestas kiel aŭtuna vaganto en okcidenta Eŭropo kaj estas ĉiujara en Britio.

Vidu ankaŭ redakti

 
ovoj de Phylloscopus borealis - Muzeo de Tuluzo

Fotoligoj redakti

Referencoj redakti