Norda flavtufa pingveno

La Norda flavtufa pingveno, Eudyptes c. moseleyi, estas kutime konsiderita subspecio de Ŝtonsalta pingveno, kvankam tre ĵusaj studioj montris pruvaron de distingo el la grupo de la Suda flavtufa pingveno nome Eudyptes c. chrysocome/E. c. filholi.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda flavtufa pingveno
Norda flavtufa pingveno, ĉe la Zoologia ĝardeno de Berlino, Germanio
Norda flavtufa pingveno, ĉe la Zoologia ĝardeno de Berlino, Germanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. moseleyi
Eudyptes moseleyi
(Mathews & Iredale, 1921)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Arealo de la tri subspecioj
Arealo de la tri subspecioj
Arealo de la tri subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Studo publikita en 2009 montris, ke la populacio de la Norda flavtufa pingveno estis malpliiĝinta je 90% ekde la 1950-aj jaroj. Pro tio, la Norda flavtufa pingveno estas klasita kiel endanĝerita.

Taksonomio redakti

La Flavtufa pingveno Eudyptes chrysocome estas foje konsiderata kiel du specioj, nome Norda kaj Suda ŝtonsalta pingveno, post enketado publikita en 2006 montris morfologiajn, voĉajn kaj genetikajn diferencojn inter ambaŭ populacioj.[1][2] Molekula datado sugestas, ke la genetika diverĝo rilate al la Suda ŝtonsalta pingveno povus esti kaŭzita de vikaria evento kaŭzita siavice de ŝanĝo en la situo de la Subtropika Fronto dum la klimata transiro de meza Pleistoceno.[3] Analizo de parto de la mitokondria kontrolregiono de Norda ŝtonsalta pingveno trovita ĉe la Kergelenoj montris, ke ĝi povus esti veninta el la insulo Gough, 6,000 km for, kaj ke la Suda kaj Norda ŝtonsaltaj pingvenoj estas genetike separataj, kvankam kelkaj individuoj povus disiĝi el siaj reproduktaj kolonioj.[4] Multaj taksonomiistoj ankoraŭ ne agnoskis la disigon, kvankam kelkaj komencis fari tion.

Distribuado kaj habitato redakti

Pli ol 99% el Nordaj flavtufaj pingvenoj reproduktiĝas sur la insuloj Tristan da Cunha kaj Gough en suda Atlantika Oceano.[5]

Aspekto redakti

Ĝi havas ardezgrizajn al nigrecajn suprajn partojn (inklude kapon) kaj rektajn, brilflavajn brovojn el la bekobazo finajn en longaj flavecaj plumoj projektaj flanken malantaŭ ruĝa okulo. La beko estas dika kaj oranĝecruĝa. La kapoverto estas de malgrandaj erekteblaj plumoj. La flugilecaj naĝiloj estas nigraj supre kaj blankaj sube kun nigraj bordoj kaj pintoj. La piedoj estas rozkolorecaj.

Ekologio kaj kutimaro redakti

Manĝo redakti

La Norda flavtufa pingveno manĝas krilon kaj aliajn marbestojn kiaj krustulojn, kalmarojn, polpojn kaj fiŝojn.[5]

Reproduktado redakti

Ili reproduktiĝas en kolonioj game de lokoj el marnivelo al klifoj, kaj foje interne.[5]

Populacio kaj minacoj redakti

 
Nordaj flavtufaj pingvenoj ĉe la insulo Inaccessible, pentritaj de naturalisto surŝipe Challenger.

La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je inter 100,000-499,999 reproduktaj paroj ĉe insulo Gough, 18,000 al 27,000 paroj ĉe insulo Inaccessible, kaj 3,200 al 4,500 ĉe Tristan da Cunha. En Hinda Oceano, la populacio estis 25,500 paroj en insulo Amsterdam, kaj 9,000 paroj en insulo Sankta Paŭlo en 1993; ne estis informo disponebla pri populacitendencoj tie ekde la 1990-aj jaroj. Malpliiĝoj ĉe la Atlantika Oceano montras redukton de 2.7 % jare;[5] la falo en la populacio de insulo Gough estis priskribita kiel ekvivalento al perdo de 100 birdoj ĉiutage ekde la 1950-aj jaroj.[6]

Studo publikita en 2009 montris, ke la monda populacio de la Norda flavtufa pingveno estis malpliiĝinta je 90% ekde la 1950-aj jaroj, eble pro klimata ŝanĝo, ŝanĝoj je mara ekosistemo kaj trofiŝkaptado de kalmaroj kaj polpoj fare de homoj.[7] Aliaj eblaj faktoroj en malpliiĝo estas ĝenado kaj poluado pro ekoturismo kaj fiŝkaptado, ovokolektado, predado el enmetitaj Hejmaj musoj Mus musculus kaj predado kaj konkurenco fare de la Ĉeantarkta foko Arctocephalus tropicalis.[5]

La Norda flavtufa pingveno estis klasita kiel Endanĝerita pro malpliiĝo en nombroj dum la lastaj tri generacioj (aŭ 30 jaroj).[5]

Naftoverŝado de 2011 redakti

La 16a de Marto, 2011, la malta-registrita ŝarĝoŝipo MS Oliva vrakis ĉe la insulo Najtingalo, verŝante tunojn de nafto al oceano. La ŝipanaro estis savita, sed la ŝipo rompiĝis kaj okazigis naftoverŝadon kiu ĉirkaŭis la insulon, minacante ties populacion de Norda flavtufa pingveno.[8][9] La insulo Najtingalo ne havas nesalan akvon, tiele la pingvenoj estis transportitaj al Tristan da Cunha por purigado.[10]

Ĉe kulturo redakti

Referencoj redakti

  1. Jouventin P., Cuthbert R.J., Ottvall R. (2006). Genetic isolation and divergence in sexual traits: evidence for the Northern Rockhopper Penguin Eudyptes moseleyi being a sibling species. Molecular Ecology 15:3413-3423.
  2. Banks J., Van Buren A., Cherel Y., Whitfield J.B. (2006). Genetic evidence for three species of Rockhopper Penguins, Eudyptes chrysocome. Polar Biology 30:61-67.
  3. de Dinechin, M., Ottvall R., Quillfeldt P. & Jouventin P. (2009). Speciation chronology of northern rockhopper penguins inferred from molecular, geological and palaeoceanographic data. Journal of Biogeography 36(4):693–702.
  4. de Dinechin M., Pincemy G., Jouventin P. (2007) A northern rockhopper penguin unveils dispersion pathways in the Southern Ocean Polar Biology. 31(1):113-115
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 BirdLife International (2008) Species factsheet: Eudyptes moseleyi Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 16an Januaro 2009.
  6. msnbc.com. Northern rockhopper penguins near extinction Arkivigite je 2012-11-02 per la retarkivo Wayback Machine. 16a Januaro 2009. Konsultita la 18an Marto 2009.
  7. BirdLife International. Penguins are walking an increasingly rocky road Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine. 16a Januaro 2009. Konsultita la 16an de Januaro 2009.
  8. MS Oliva runs aground on Nightingale Island. The Tristan da Cunha Website. Alirita 23a Marto 2011.
  9. (25a de Marto 2011) “Oil Spill Menaces Penguins”, Science 331, p. 1499. doi:10.1126/science.331.6024.1499-b. 
  10. BBC News Oil-soaked rockhopper penguins in rehabilitation

Eksteraj ligiloj redakti