La Norda jakanaoSprona jakanao, Jacana spinosa, estas vadbirdo de familio de Jakanaedoj kaj ordo Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta bredanto el marborda Meksiko al okcidenta Panamo, kaj en Kubo, Jamajko kaj insulo Hispaniola. Ĝi foje bredas en Teksaso, Usono.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda jakanao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: ''Jacana'' 'Jacana'
Specio: Norda jakanao 'Jacana spinosa '
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La jakanaoj estas grupo de birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.

Aspekto redakti

 
Jacana spinosa
 
ovo de Jacana spinosa - Muzeo de Tuluzo

Tiuj birdoj da tiu specio estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj. Ili estas 17-23 cm longaj, sed la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Plenkreskuloj havas ruĝbrunajn dorson kaj flugilkovrilplumaron, kaj la reston de la korpo ĉefe nigran. Dumfluge estas videblaj verdflavaj flugilplumoj. La flava beko estas simila al tiu de galinolo ĉar iĝas ruĝja ŝildo kaj bridoj aŭ barboj kaj la kruroj kaj la longegaj fingroj estas palflavaj. Estas longa akra sprono en mezo de flugiloj.

Junuloj dekomence havas entute blankajn subajn partojn kaj povas esti klasitaj pro tiu koloro.

Tiu specio estas tre simila al Nigra jakanao, Jacana spinosa, kun kiu koincidas en Panamo, kaj kiu estis antaŭe konsiderita samspecia kaj nur alia formo. La ĉefaj diferencoj estas, ke Nigra jakanao havas ruĝajn frontan ŝildon kaj barbojn -anstataŭ flavan ŝildon-, kaj malhavas la brunecan nuancon de la ventra plumaro, kiun havas Norda jakanao. Tamen junuloj estas malfacile diferenceblaj ĉar junuloj de Nigra jakanao ne havas disvolvigitan ŝildon.

Kutimoj redakti

Tiu specio lanĉas bruan vibreman alvokon.

La Norda jakanaoSprona jakanao manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj semojn plukitajn inter la flosanta plantaro aŭ el la akvosurfaco.

La Norda jakanaoSprona jakanaodemetas kvar nigromarkitajn brujnan ovojn en flosebla nesto. La masklo, kiel en aliaj jakanaoj kaj kelkaj aliaj familioj de vadbirdoj kiel la falaropoj, respondecas pri kovado kaŝante po du ovojn sub ĉiu flugilo kaj la brusto. La inoj estas multedzaj aŭ poliandriaj, kaj helpos defendi nestojn de ĝis kvar edzoj. Pro tio lokaluloj nomigas tiun inon prostituinan birdon.

Referencoj redakti