Norda nigra muŝkaptulo

La Norda nigra muŝkaptulo (Melaenornis edolioides) estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas foje lokata en la genro Dioptrornis anstataŭ Melaenornis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Norda nigra muŝkaptulo
Norda nigra muŝkaptulo en Gambio
Norda nigra muŝkaptulo en Gambio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Melaenornis
Specio: M. edolioides'
Melaenornis edolioides
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas insektomanĝanta specio kiu loĝas en tropika Afriko el Senegalio orienten al Etiopio kaj suden al Kongo kaj Tanzanio.

La Norda nigra muŝkaptulo troviĝas en humidaj arbaraj areoj kaj terkultivejoj. Ili nestumas en asbotruo aŭ reuzas la malnovan neston de alia specio; la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. Reproduktado okazas dum la pluvsezono.

La Norda nigra muŝkaptulo estas 20 cm longa. Ĝi estas granda rektastarema tre longvosta muŝkaptulo. Plenkreskuloj estas tutnigraj. Junuloj estas nigrecbrunaj kun sablokolora skvameco.

La longa kvadratfina vosto helpas kiel distingilo de tiu specio el du aliaj tutnigraj insektovoraj birdoj, nome la Forkovosta dikruro kaj la pli mallongvosta kaj ruĝokula Kvadratvosta dikruro.

Tiu muŝkaptuledo havas simplan muzikecan kanton kaj fajnan alvokon cii-ŭiii.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51657, Melaenornis edolioides, 6a Majo 2006. MAlplej zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1