Nordamerika cinklo

La Nordamerika cinkloGriza cinkloMeksika cinklo (Cinclus mexicanus) estas fortika malhelgriza birdo de la familio de Cinkledoj kun kapo foje nuanca al bruno, dorso kaj flugiloj iomete nuancaj malhelblue, kaj blankaj plumoj en palpebroj kiuj faras ekbrilon kiam la birdo palpebrumas. Ĝi estas 16. cm longa kaj pezas averaĝe 46 g. Ĝi havas longajn gambojn kaj ritme kliniĝas je la tuta korpo dum ripozo kaj nutrado ĉe fluantegaj rokaj torentoj de montaraj regionoj de Centrameriko kaj okcidenta Nordameriko el Panamo al Alasko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordamerika cinklo
Nordamerika cinklo
Nordamerika cinklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cinkledoj Cinclidae
Genro: Cinclus
Specio: C. mexicanus'
Cinclus mexicanus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio, kiel aliaj cinkloj, havas eksterordinaran palpebron kiu permesas ĝin vidi subakve kaj skvamojn kiuj ŝtopas sian naztruojn dum merĝo. Cinkloj ankaŭ produktas pli da oleo ol plej parto de birdoj, kio povas helpi resti pli varmaj dum serĉo de manĝaĵo subakve.

Je plej parto de la kutimaro ĝi similas al ties parenco de Eŭropo, la Blankgorĝa cinklo, Cinclus cinclus. Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn kaj ties larvojn, inklude nimfojn de Libeloj kaj larvojn de Trikopteroj. Ili povas ankaŭ manĝi etajn fiŝojn aŭ ranidojn.

La kanto konsistas el altatonaj fajfoj aŭ trilado piii piii pijaa pijaa ripete fojojn. Ambaŭ seksoj kantas la tutan jaron. Ili defendas sian longan teritorion laŭlonge de rojoj.

Pro ties kutimaro plonĝi kaj piediri sur la fundo de rojoj serĉe de manĝo foje ili iĝas eventualaj predoj de grandaj salmonedoj aŭ aliaj fiŝoj migrantaj.

La nesto de Nordamerika cinklo estas balonforma strukturo kun flanka enirejo, ĉe akvo, sur roka bordo, riverbordo, malantaŭ akvofalo aŭ sub ponto. La normala ovodemetado estas de 2-4 blankaj ovoj, kovataj sole de la ino, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 15–17 tagoj, kun kromaj 20–25 tagoj de idozorgado. La masklo helpas manĝigi la idaron.

Ili estas konstantaj loĝantaj birdoj, kiuj moviĝas nur iome suden aŭ al pli malaltaj altitudoj por trovi manĝaĵojn aŭ nefrostitan akvon. La ekzisto de tiu indika specio montras bonan akvokvaliton; ili malaperis el kelkaj lokoj pro poluado aŭ pliiĝanta kotokvanto en riveroj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti