La Nordamerika lanio (Lanius ludovicianus) estas mezgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas la ununura membro de la familio de Laniedoj kiu estas endemia de Nordameriko; la rilata Granda lanio (L. excubitor) loĝas norde de ties teritorio sed ankaŭ en la Palearktiso.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordamerika lanio
Nordamerika lanio, ĉe Teksaso, Usono
Nordamerika lanio, ĉe Teksaso, Usono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. ludovicianus'
Lanius ludovicianus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto kaj kutimaro redakti

Tiu birdo havas grandan hokoforman bekon; la tre granda kapo kaj dorso estas grizaj kaj la subaj partoj estas blankaj kun tre helgriza nuanco en flankoj. La flugiloj kaj vosto estas nigraj, kun blankaj makuloj en flugiloj kaj blankaj eksteraj vostoplumoj. La nigra masko etendas super la beko, do pli ol ĉe la pli granda Granda lanio, sed ne ĝis la frunto do ne tiom kiom ĉe la eŭrazia Nigrafrunta lanio. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Tiu birdo reproduktiĝas en duonmalfermaj areoj en suda Ontario, Kebekio kaj Alberto en Kanado, suden tra Usono al Meksiko. Ili nestumas en densa arbaro kaj arbustaro. La ino demetas 4 al 8 ovojn en diketa tasforma nesto el branĉetoj kaj herbo.

Tiu specio estas de loĝantaj birdoj en la suda parto de la teritorio; dum nordaj birdoj migras iom pli suden.

Tiu birdo gvatas sur ripozejo super malferma rigardokampo kaj eksaltas suben por kapti predojn. Ties precipa manĝo estas grandaj insektoj; ili manĝas ankaŭ lacertojn kaj malgrandajn birdojn. Konata en multaj lokoj kiel "Buĉista birdo", ĝi palisumas sian predon ĉe dornoj aŭ pikdratoj antaŭ manĝi ilin, ĉar ili ne havas la ungojn de la pli grandaj rabobirdoj.

La populacio de tiu nearktisa specio malpliiĝis en la nordorientaj partoj de sia teritorio, eble pro perdo de taŭga biotopo kaj uzado de pesticidoj.

Konservostatuso redakti

La Nordamerika lanio estas draste endanĝerita en Kanado (kvankam ne en Usono). Kaptiva populacio setlis ĉe la Toronta Zoo kaj en la McGill Universitato en 1997. Oni bredis dek idojn kiuj estis liberigitaj kiel eksperimento.[1]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50967, Lanius ludovicianus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti