Nordatlantika Marfluo

La Nordatlantika Marfluo estas potenca marfluo, sekvo de la Golfa Marfluo nordoriente de Atlantiko. Okcidente de Irlando ĝi dividiĝas en du branĉoj: unu el ili (la marfluo de Kanarioj) iras suden, dum la alia sekvas norden paralele al la atlantika marbordo de okcidenta Eŭropo grave influante sur ties temperaturo kaj klimato. Aliaj branĉoj inkludas la marfluon de Irminger kaj la norvegan marfluon.

La Nordatlantika Marfluo estas forblovita de la termohalina cirkulado kaj estas oftege konsiderata kiel parto de la Golfa Marfluo, kiu, blovita siavice de la vento, atingas regionojn multe pli sudajn oriente de la nordamerika marbordo. Ĝi atingas la Arktan Oceanon post trapasi la Atlantikon el okcidente al oriente.

La klimata ŝanĝo kaj speciale la tutmonda varmiĝo povas grave kaj malfavore efiki super tiu marfluo.

Referencoj redakti