En kemio la norma stato de sistemo estas tiu stato elektita por referenco laŭ konveno. IUTAK rekomendas uzi tri statojn:

  • Por gasa fazo la norma stato estas tiu (hipoteza) stato de la pura gasa substanco je la norma premo 100 000 Pa, supozante idealan konduton.
  • Por pura fazo, aŭ miksaĵo, aŭ solvanto en likva aŭ solida fazo, ĝi estas la stato de pura substanco en likva aŭ solida fazo je norma premo 100 000 Pa. Por solvitaĵo ĝi estas la (hipoteza) stato de solvitaĵo je la norma 1 mol/kg, norma premo 100 000 Pa, aŭ norma koncentriteco 1 mol/dm3 kaj konforma al infinite dilua konduto.
  • Por pura substanco la koncepto de norma stato rilatas al la substanco en difinita agregostato je difinita sed arbitre elektita norma premo.[1]

Malgraŭ ke la pli komuna temperaturo konsiderata en norma stato estu 298,15 K, (25 °C). la angla mallongigo STP (Standard Temperature and Pressure), ofte uzata por raporti gasajn volumenojn, referas al norma temperaturo 273,15 K (0 °C) kaj norma premo 100 000 Pa.[2]; notu tamen ke pri fluometroj ĝi ofte referas al temperaturo 298,15 K, (25 °C).

Por specifa substanco, la norma stato estas la referenco por ĝiaj termodinamikaj atributoj, ekzemple entalpio, entropio, libera energio de Gibbs kaj multaj aliaj. La norma entalpiŝanĝo de formiĝo por specifa elemento en ties norma stato estas 0.

Historio redakti

Ĝis 1982 IUTAK rekomendis ke oni uzu kiel norman premon 101,325 kPa (1 atmosfero).

Diversaj industrioj uzas aliajn referencajn statojn. La elekto estas arbitra, kaj oni emas uzi tion kiu estas konvena.

Referencoj redakti

  1. http://goldbook.iupac.org/S05925.html IUPAC Gold Book, Standard state
  2. http://goldbook.iupac.org/S06036.html IUPAC Gold Book, STP