Normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo

(Alidirektita el Normaj kondiĉoj)

Per la esprimo normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (plimallongite: STP, el angla Standard Temperature and Pressure), oni intencas la konvenciajn kondiĉojn de temperaturo kaj/aŭ premo, en kiuj oni mezuras la fizikajn kaj kemiajn grandojn. Temperaturo nulgrada (0) celsia estas nur konvencia, fakte la sama numerado povas esti konvencie fiksita per malsamaj temperaturaj statoj.[1]

La normaj kondiĉoj varias laŭ la grandoj konsideritaj. Ekzemple, kaze de entalpio, de termodinamika entropio kaj de libera energio de Gibbs nur la premo sciigas la normalan kondiĉon: (Internaciformule) ΔHθ(T), Sθ(T), ΔGθ(T).

Fakte, en termokemio, la normaj kondiĉoj koncernas ekskluzive la premon kaj la nuran unitaran aktiveco de la unuopaj komponantoj de miksaĵo kaj estas tradicie indikataj per korno ° aŭ, antaŭ nelonge, laŭ la terminologio - IUPAC - θ por eviti ambiguon.

Konvencie la normaj valoroj de la stataj termodinamikaj variabloj estas fiskitaj en 273.15 K (0 [[Grado celsia|Celsia °C]]) kaj 100 k Pa.[2]

Se temas pri gasaj elementoj, oni difinas norma stato la kondiĉon de ideala gaso de 1 baro kaj la kondiĉon de temperaturo de 298,15 K .[3]

En la uzado de debitsensilo oni signalas ankaŭ la fluon de “volumeno de norma gaso en tempounuo”.

Kromaj mezureblaj kondiĉoj en fiziko kaj kemio redakti

Normaj mediaj temperaturo kaj premo redakti

La esprimo Normaj mediaj temperaturo kaj premo (angle Standard Ambient Temperature and Pressure, mll. SATP), utiligita en kemio, indikas la kondiĉojn de temperaturo de 298.15 K kaj premo de 101 kPa.

Internacia norma atmosfero redakti

Per la frazo internacia norma atmosfero (angle International Standard Atmosphere, mll. ISA), utiligita en aviado, estas indikataj la kondiĉoj de temperaturo nivele de 15 °C, de premo de 101.325 kPa, kaj humideco 0%.

Normalaj kondiĉoj redakti

La esprimo normalaj kondiĉoj (mallonge n.k..NTP el la angla Normal Temperature and Pression), koncernas interkonsentitajn konvenciajn kondiĉojn de temperaturo kaj premo. Ili tamen povas varii, laŭ la fonto konsultita; la valoroj plej ofte raportitaj estas: 20 °C (293.15 K, 68 ) kaj 1 atm (101.325 N/m2)[4].[5]

Notoj redakti

  1. "Standard state" Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine el Gold Book IUPAC; [1].
  2. "Standard conditions for gases" Arkivigite je 2016-05-24 per la retarkivo Wayback Machine el Gold Book IUPAC.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-14. Alirita 2011-06-29.
  4. 0 °C (273.15 K, 32 ) e 1 atm (101.325 N/m2)
  5. Schiavello p. 196

Bibliografio redakti

  • Silvestroni |Paolo, Fondamenti di chimica, 1996, id ISBN 88-408-0998-8
  • Mario Schiavello e Leonardo Palmisano, Fondamenti di chimica, EdiSES, Napolo, 2006, 2a el., id ISBN 88-7959-370-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti